• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-11 17:57:04    
Resuso (foto)

cri

La resuso (Macaca mulatta) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj vivas en orienta, norda, suda kaj sudokcidenta Ĉinio kaj ankaŭ en Nepalo, Hindio, Pakistano, Afganio kaj la Hindoĉina Duoninsulo. Gĝ havas hararon brungrizan aŭ brunflavan, ĝia dorso ĉe la postaĵo kaj la supra parto de ĝiaj postaj kruroj havas oranĝflavan koloron. Ĝiaj vizaĝo kaj oreloj estas karnokoloraj. Ĝiaj sidvangoj estas kalozaj.

La resusoj loĝas en arbaroj, montaraj regionoj, sur kampoj kun arboj kaj ĉe riverbordoj kun prosperaj vegetaloj. Ili vivas en arego el pli ol dek aŭ kelkdek, iam eĉ 100-200. ili ŝatas ludi en akvo kaj naĝi. Tage ili serĉas nutraĵojn surtere aŭ en arbaro kaj nokte dormas sur arboj. Ili manĝas ĉefe fruktojn, semojn kaj grajnojn. En la tempo, kiam mankas al ili manĝaĵoj, ili iras al kampoj por ŝteli plantaĵojn. En iuj regionoj de Hindio, oni prenas la resusojn kiel sanktajn bestojn kaj protektas kaj nutras ilin per manĝaĵoj. En 1962 la hinda registaro eĉ tre zorgis pri la agado de resusoj, ĉar la oficistoj en la milita departemento plendis, ke resusoj ofte eniris en iliajn oficejojn kaj disŝiris aŭ forŝtelis registarajn dokumentojn, kiujn ili redonis nur post kiam oni donis al ili fruktojn kaj bombonojn.

La resusoj estas ofte uzataj kiel eksperimentaĵoj en medicina esplorado kaj en laboratorio. Ili estas tre saĝaj. En la Munstera Best-instituto de Germanio estas resusino, kiu povoscias distingi diverskolorajn ringojn reprezentantajn malsamajn valorojn, kiel ni distingas malsamajn valorojn de la malsamaj moneroj. Ĝi povas rapide interŝanĝi malsamajn kvantojn da arakidoj kaj bananoj el iu aŭtomata vendoaparato kontraŭ la menciitaj ringoj; ĝi povas preskaŭ senerare distingi ses malsamajn kolorojn kaj ĉiam forprenas unue la plej altvaloran ringon dum ekzamenado. La resusoj povas fekundiĝi en ĉiuj sezonoj de la tuta jaro. Post kiam la resusino gravedas 5-6 monatojn, ĝi naskas unu idon, kiun ĝi mamnutras unu jaron. La resusido maturiĝas post kiam ĝi atingas la aĝon de kvar jaroj. La resuso povas vivi pli ol 20 jarojn.