• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-12 14:58:13    
Ĉina fama reĝisoro Zhang Jigang (foto)

cri

Karaj retlegantoj, antaŭnelonge, en amuza vespero funkciigita de la ĉina Centra Televida Stacio celebre al ĉina Printempa Festo, danco "Avalokiteŝvaro kun Miloj da Manoj" prezentita de surduloj akiris laŭdon de spektantoj ĉinaj kaj alilandaj. Nun ni konigu al vi reĝisoron de tiu danco Zhang Jigang.

Kvakam nomo de Zhang Jigang estas nekonata por ĉinaj spektantoj, tamen en la ĉi-jara amuza vespero celebra al ĉina Printempa Festo, danco "Avalokiteŝvaro kun Miloj da Manoj" prezentita de Ĉina Kriplula Arta Ensemblo estis atentata de miliardo da spektantoj. 21 surduloj, surhavante vestojn kun ora koloro, per kalejdoskopa formo de manoj kaj movado de korpoj, manifestas ĉeftemon en budaismo, ke Avalokiteŝvaro kun miloj da manoj protektas ĉiujn per siaj manoj, kaj modlas bonkoran kaj afablan figuron de Avalokiteŝvaro.

Zhang Jigang naskiĝis en la provinco Shanxi en baseno de la Flava Rivero. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, li montris sian spiriton kaj talenton de la danca rondo en Shanxi. Eble pro naskiĝo en baseno de la Flava Rivero, Zhang Jigang havas profundan emocion pri la Flava Rivero. Tiam la danco Emocio de Ĉinoj kreita de li, per simpla sento kaj troiga muldado, alprenis freŝan stilon al tiama ĉina danca rondo. Ĝuste estas amuza danca vespero "Kontribui al Niaj Gepatroj", kiu havigis al Zhang Jigang ŝancon famiĝi en 1991. La amuza danca vespero konsistis el dekoj da ĉinaj civilaj dancoj, Zhang Jigang utiligante subtilan artan esprim-rimedon, drenis sian emocion pri la Flava Rivero, tio estas lia amo al patrolando. Post prezento, specialistoj diris, ke ĝi ŝajne estas himno kaj estas mejloŝtono kun historia signifo en la ĉina numtempa danca historio.

Parolante pri kreo de la danco "Avalokiteŝvaro kun Miloj da Manoj", Zhang Jigang diris, ke li multefoje veturis al Yungang Ŝtona Kaverno en sia hejmloko Shanxi-provinco kaj Dunhuang en Gansu-provinco por trovi inspiron. En tiuj naturaj vidindaĵoj, ofte videblas figuro de avalokiteŝvaro kun miloj da manoj. La figuro estigis krean inspiron de Zhang Jigang. Li rememoras:

"En la jaro 1997, venis al mi ideo reĝisori dancon "Avalokiteŝvaro kun Miloj da Manoj". Ĉie, kie mi atingis, mi vizitis vidindaĵojn. Ĉiufoje mi rigardis la figuron de avalokiteŝvaro kun miloj da manoj, ne nur sur fresko sed ankaŭ de ŝtona skulptaĵo, mi ĉiam estis allogita. Mi pensis, ke se tiu figuro moviĝos, estos belege."

Dum postaj 3 jaroj, Zhang Jigang sin preparis. Sen taŭgaj aktoroj, la danco ĉiam ne estis provprezentita. Post renkonto al Ĉina Kriplula Arta Ensemblo kaj servo kiel arta direktoro de la ensemblo, Zhang Jigang decidis fari provprezenton pri la danco "Avalokiteŝvaro kun Miloj da Manoj". Li opinias, ke prezento de tia danco ankaŭ komprenigas la aktorojn, ke se vi estas bonkora homo kaj deziras helpi aliajn homojn, do la alia ankaŭ volas helpi vin.

21 aktoroj partoprenantaj en prezento estas surduloj, tial danco-aranĝo kaj provprezento estas komplikaj. Reĝisoro bezonas per manlingvo, transdoni al tiuj surduloj takton kaj ritmon de muzikaĵoj kaj komprenon de la danco, tiuj aktoroj eĉ sin klinis sur sonkesto aŭ planko por senti takton kaj ritmon de muzikaĵoj. Zhang Jigang diris, ke dum kunlaboro kun tiuj surdulaj aktoroj, li ofte estas en pasiva stato. Kvankam ili kripliĝis, tamen ili havas sanan animan staton. Ilia spirito kuraĝe fari defion estas korvibriga.