• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-12 16:06:14    
Internacia Tago Protekta al la Ozona Tavolo

cri

Detruiĝo de la ozona tavolo estas media problemo vizaĝa al la tuta mondo. La ozona tavolo temas pri atmosfera tavolo distanca de la Tero je 25-30 kilometroj, tie kolektiĝas ozonaj molekuloj. Ĝi povas sorbi 99% de suna ultraviolo malutila al homoj kaj protektas estaĵojn sur la Tero eviti damaĝon de mallongaonda ultraviolo. Pro tio la ozona tavolo estas rigardita kiel protekta ombrelo de la estaĵoj sur la Tero.

En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento sciencistoj trovis breĉon de la ozona tavolo super la sudpoluso. En 1998 areo de tiu breĉo jam atingis 27, 2 milionojn da kvadrataj kilometroj. Specialistoj opiniis, ke tion kaŭzis grandnombra uzado de kloraj, fluoridaj kaj hidrokarbonaj produktaĵoj.

Kun disvolviĝo de scienctekniko kaj pliboniĝo de la homa vivkvalito, en la industria produktado oni vaste prenas klorajn, fluoridajn kaj hidrokarbonajn kaj aliajn similajn produktaĵojn kiel fridigan kaj ŝaŭmigan solvilojn, kies grandnombra ellaso serioze endanĝerigas la ozonan tavolon.

Redukto de la ozona tavolo rekte rezultigas tion, ke kiam la azona kvanto de atmosfera tavolo reduktiĝas je 1%, la radiada kvanto al la Tero pliiĝas je 2%, kaj samtempe kanceruloj pliiĝis je 5% ĝis 7%. Tro multa radiado de ultraviolo damaĝas ankaŭ foliojn de agrikulturaj plantoj, bridas ilian fotosintezon, kaŭzas malpliiĝon de rikolto, kaj ŝanĝas iliajn genetikan genon kaj regeneran povon kaj malbonigas kvaliton de agrikulturaj plantoj. Tro multa ultraviolo ankaŭ mortigas enakvajn mikrobojn kaj kaŭzas pereon de iuj estaĵoj.

Oni protektas la ozonan tavolon, samtempe ankaŭ bluan ĉielon kaj estaĵojn de la Tero. La 23-an de januaro de 1995 la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decidis, ke ĉiujare la 16-a de septembro estu la Internacia Tago Protekta al la Ozona Tavolo. Ĝi postulis, ke ĉiuj kontraktantoj laŭ la celo de "la Montreala Konvencio pri Konsumado de Ozona Materio" kaj ĝia amendo memoru tiun tagon per efektiva ago. Temo de la Internacia Tago Protekta al la Ozonan Tavolon en 1999 estis "Protekto al ĉielo, protekto al la ozona tavolo", tiu en 2000 estis "Savado al nia ĉielo: protekto al vi mem; protekto al la ozona tavolo" kaj tiu en 2004 estis "Savado al la lazura ĉielo, protekto al la ozona tavolo: bona trakto al nia Tero".

Estas ĝojinde, ke detruiĝo de la ozona tavolo estas ĉesigebla kaj eĉ restarigebla. Pro tio, ekde 1976 oficejo pri media projekto sub la Unuiĝintaj Nacioj okazigis diversajn konferencojn, aprobis seriojn da rezolucioj pri protektado al la medio, kaj tutmonde iom post iom limigas kaj fine eliminos kemian materion konsumantan la ozonan tavolon.

La Ĉina registaro jam aliĝis al "Viena konvencio pri protekto al la ozona tavolo", subskribita en 1985 kaj "la Montreala Konvencio pri Konsumado de Ozona Materio", subskribita en 1987, kaj aktive partoprenas en internacia kunlaboro pri protekto al la ozona tavolo.