|
|
(GMT+08:00)
2005-04-12 16:37:36
|
|
Esperanto-bosko
cri
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi partoprenis en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta julie 2004 en Pekino? Ne gravas "jes" aŭ "ne". Ĉar malgraŭ tio, vi certe ankoraŭ memoras, ke kadre de la Kongreso, okazis arboplantado en la parko Chaoyang de Pekino, tie do formiĝis Esperanto-Bosko. Kiel statas la bosko? La 2-an de aprilo, pekinaj esperantistoj venis al la parko por flegi la boskon. Nia raportisto faris ĉelokan raporton pri la aktivado. Hodiaŭ unue bonvolu aŭskulti sonraporton pri la aktivado, poste, ni konigos al vi la artikolon: Esperanto kaj Litovio, sekvos Esperantaj informoj kaj kantoj. Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu la ĉelokan raporton. Karaj aŭskultantoj, nun mi raportas al vi en la parko Chaoyang de Pekino. Hodiaŭ estas la 2-a de aprilo, sabato. La Pekina Esperanto-Asocio aranĝas sian regulan aktivadon en la unua Sabato de ĉiu monato. Hodiaŭ ja estas la unua Sabato de aprilo, do la Pekina Esperanto-Asocio aranĝas sian aktivadon en la parko Chaoyang. Pro kio la Asocio tie aranĝas sian regulan aktivadon? Mi rakontu al vi de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Karaj amikoj, vi scias, ke la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazis julie 2004 en Pekino. Kadre de la Kongreso okazis arboplantado en la parko Chaoyang. En la arboplantado partoprenis ĉirkaŭ cent kongresanoj el pli ol 50 landoj, ankaŭ respondeculoj de koncernaj instancoj de Ĉinio, estraranoj de Universala Esperanto-Asocio, eminentuloj en nia Esperantujo. Sinjorino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, prezidis la ceremonion. Vicprezidanto de UEA prof. Humphrey Tonkin donis entuziasmplenan parolon. Li diris: "Tiu ĉi loko nomiĝas Esperanto-Bosko. Bosko estas iom nekutima vorto, ĝi estas ĉarma vorto. Ĝi signifas ne nur kolekton de arboj, sed efektive iun lokon, kie oni povas ripozi, kie oni povas sin kaŝi… Mi esperas, ke ĝi estos loko de amo. Mi esperas, ke ĝi estos loko de memoro. Ne estas malofte, ke dum Kongreso oni dediĉas iun lokon, iun parkon, iun straton aŭ ion tian, celebe aŭ feste al tiu kongreso. … Sed mi povas aserti kun absoluta certeco, ke neniam ni dediĉis tiel belan lokon je la nomo de Esperanto. Mi volas danki al la pekina registaro pro la helpo, kiun ĝi donis por krei tiun ĉi parkon. Kaj mi volas danki al la esperantistoj de Pekino kaj de Ĉinio ĝenerale pro la ideo dediĉi boskon al Esperanto. Kaj mi diru al la ĉinaj esperantistoj, ke post kelkaj tagoj vi eniros periodon similan al tiu, ke virino kiu ĵus naskis. Vi kun plezuro festos la malaperon de via granda pezo. Sed vi ankaŭ iomete deprimiĝos pro tio, ke tamen la esperantistoj malaperis kaj reiris al siaj hejmoj. Do vi venu tiam al la Esperanto-bosko por memori kaj iomete tristi, malfeliĉi pri la malapero de la esperantistoj, sed ankaŭ kun granda ĝojo, ĉar ni lasas parton de nia koro ĉi tie en Pekino." Do tie formiĝis la Esperanto-bosko. Nun en Pekino estas la bela printempo. Herboj ŝosas, floroj burĝonas, arboj verdiĝas. Verdeco ja simbolas nian internacian lingvon, verdeco simbolas la esperon, verdeco simbolas la brilan perspektivon de nia Esperantujo kaj de la mondo. Hodiaŭ alvenas al la parko ĉirkaŭ 40 esperantistoj kaj neesperantoj por flegi la boskon. Partoprenas en la aktivado respondeculoj de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Pekina Esperanto-Asocio. Karaj amikoj, nun ni jam alvenas antaŭ la Esperanto-bosko. La arboj sane kreskas. Inter la arboj staras ŝtonego sur kiu skribiĝas ĉine kaj Esperante: 世界语林 Espernato-bosko 2004-julio. Nun oni akvumas la arbojn. Inter la partoprenantoj, la plej maljuna aĝas pli ol 80 jarojn, kaj la plej juna, nur tri-kvar jarojn. Post la akvumado, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio sinjoro Li Weilun donis kelkajn vortojn. Li diris: Karaj samideanoj, Dankon pro via ĉeesto! En la pasinta jaro en Pekino okazis la 89-a UK. Dum la Kongreso, en tiu ĉi parko, Chaoyang-parko, la plej granda parko en Pekino, naskiĝis tiu ĉi arbareto: Esperanto-bosko. Ĝi estos porĉiama memorigaĵo de la Kongreso. Ni, pekinaj esperantistoj, havas devon protekti la arbareton, por ke ĝi prosperu kiel la verda lingvo Esperanto. Hodiaŭ ni alvenis ĉi tien por akvumi la arbojn. Ni ĉiuj laboris kun granda ĝojo, por fari ion por Esperanto, nia kara lingvo. Jen la unua signifo de nia hodiaŭa aktivado. Nun ni estas en sunbrila printempo. Printempo estas espera sezono; Esperanto estas espera lingvo; en espera sezono ni laboris por espera lingvo. Jen la dua signifo de nia hodiaŭa aktivado. De la 1-a ĝis la 10-a de aprilo, Chaoyang-parko okazigas festivalon "Harmonia Familio". Esperanto promesas al la homaro sanktan harmonion. Esperantujo estas granda harmonia familio. Hodiaŭ ni kune laboris en harmonia etoso kaj ĝuas esperantistan amikecon. Jen la tria signifo de nia hodiaŭa aktivado. Ĉu vi konsentas? Jes! (manklakado) Poste mi konversacias kun profesoro Lu Binsheng, emerito el la redakcio de El Popola Ĉinio: "Ĉu vi partoprenis en la arboplantado kadre de la Universala Kongreso en la pasinta jaro?" "Ne." "Por kio hodiaŭ vi alvenis al la parko?" "Hodiaŭ mi venis ĉi tien por viziti la parkon, precipe la Esperanto-boskon. Ĉar ĝi estis starigita en la 89-a UK en Pekino. Ĝi estas signifoplena afero. Mi tre ĝojas viziti tiun ĉi arbareton. Ĉi tie mi kulturis la arbojn por amikeco." Fine oni sin fotis por memoro.
|
|
|