• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-13 08:32:16    
Torĉa Festo en Ŝtona Arbaro

cri
En la yi-nacieca kalendaro, la novjara tago ne havas fiksitan daton. Ĝenerale ĝi okazas en iu tago de la dekunua ĝis la dekdua monatoj laŭ la luna kalendaro. Kaj la "Torĉa Festo" okazanta ĉirkaŭ la 24-an de la sesa monato estas la komuna tradicia festo en la diverslokaj Yi-oj.

Ĉiujare en la 24-a de la sesa monato laŭ la luna kalendaro, Yi-oj en festaj kostumoj faras celebradon en la Ŝtona Arbaro, kunportante bovaĵon kaj ŝafaĵon. En la festo oni okazigas aktivadojn de toreado, lukto, salto kun trikordoj, torĉado ktp.,

La Ŝtona Arbaro najbaras kun monto kaj apudas ĉe rivero. Unu herbejo en ĝia centro similas al natura scenejo, ĉirkaŭata de groteskaj stalagmitoj kaj maldensaj arboj. Tio faras la lokon ideala spektejo. Kiam venas matenkrepusko, Yi-oj, kunportante abundajn manĝaĵojn, svarmas tien el diversaj direktoj. Maljunuloj ĝoje alkondukas siajn familianojn, junuloj sin montras viglec-plenaj kaj knabinoj sin ornamas kiel floroj.

La celebrado ne havas formalaĵan limigon de tempo kaj ankaŭ organizanton. Kiam tamtamas kaj tamburas, oni tuj gaje ekdancas. La antikvaj muzikiloj – bambua fluto, kvarkorda plukinstrumento kun platronda kesto, luŝengo, ŝafleda tamburo kaj similaj ludas gajan melodion, oni prezentas kun plezuro folklorajn dancojn glavan, forkan kaj ĉasan. Kantistoj plengorĝe kantas, kvazaŭ iliaj kantoj estus neelĉerpeblaj. La flutoj luditaj de junuloj sonas sonore kaj la trikordoj plukitaj base. Kaj la knabinoj ride dancas facilmove kaj ĉarme laŭ la melodio. La ĝojplena homamaso pli kaj pli grandiĝas kaj fine formas grandan trupon el centoj, eĉ milo da dancantoj.

La taŭrbatalejo situas en la loko Jinyutang, 4 – 5 kilometrojn for de la Ŝtona Arbaro. Jinyutang similas al kolosa vazo metita en montvalo. Sur la montdeklivoj estas multaj bluaj ŝtonaj terasoj malegale altaj, kiuj formas naturan spektejon. La grandega fundo de la vazo estas taŭrbatalejo. La spektantoj interesplene sidiĝas sur la ŝtonaj terasoj, atendante la taŭrbatalon. En la homamasoj ekludas sennombraj trikordoj. En la varma etoso, fortaj kaj grasaj bovoj estas enkondukitaj respektive de sia mastro. Antaŭ la komenco de taŭrbatalo, juĝistoj faris ekzamenon kaj konigis al paŝtistoj iliajn rivalojn. Poste okazas konkursado. Kiam du bovoj renkontiĝas, ili stamfas kaj svingas la voston, kolere rigardas unu kontraŭ la alia, kaj atakas plenforte sian rivalon. La spektantoj svarmantaj ĉirkaŭ la taŭrbatalejo kriadas por vigligi ilin. La taŭrbatala konkursado iris laŭ la elimina regulo. Se iu bovo sinsekve gajnus kvin fojojn, la juĝistoj donus premion al ĝia mastro. Tial, la taŭrbatalo fakte estas rimedo por elekti bonspeciajn bovojn kaj havas la pozitivan signifon por brutobredado kaj agrikultura produktado. Se bovo gajnis venkon, ĝia juna mastro estas rigardata kiel kapablulo en brutobredado. Kaj knabinoj ofte elektas sian amaton okaze de la taŭrbatalo.