La konuro (Psittaciformes spp.) el la ordo de psitakoformaj birdoj kaj familio de psitakedoj troviĝas en suda Azio, Australio, Afriko kaj suda kaj centra Ameriko, el kiuj Australio havas plej multajn speciojn, kaj suda kaj centra Ameriko plej grandan nombron. Ĝi apartenas al aparta branĉo en la klasifika sistemo de birdoj. Ĝia beko similas al tiuj de la akcipitro kaj strigo, tamen la kurbeco estas pli granda ol ili. Same kiel akcipitroj, ĝi havas kornecan tegaĵon kaj harojn sur la bazo de makzelo, kun naztruoj trairantaj la tegaĵon, kaj la makzelo ligiĝas kun la kranio per moveblaj artikoj. Pro tio la konuro povas iom supren malfermi sian bekon, tion la aliaj birdoj ne povas fari. La lango de konuro estas delikata sensa organo dikmuskola, iuj estas kornece kovritaj. La pinto de lango estas pirforma. La birdo havas tarsojn mallongajn kaj larĝajn kun kvar-aŭ ses-angulaj elkreskaĵoj. Ĝiaj dua kaj tria piedfingroj etendiĝas antaŭen kaj ĝiaj unua kaj kvara malantaŭen. La kapo de la birdo estas granda, la okuloj malgrandaj, la plumoj verdflavaj, bluaj, ruĝaj, blankaj kaj nigraj. Iliaj vostoj estas malsamaj en grandeco kaj varias en formo. Ofte vidiĝas vostoj orta, ronda, kojnoforma kaj pinta.
La konuroj loĝas en tropikaj kaj subtropikaj arbaroj, kaj estas escepto: la larĝvosta papago (Platycercini) de Aŭstralio loĝas en stepa zono kaj flugas per siaj fortaj flugiloj; la keo (Nestor notabilis) de Nov-Zelando loĝas inter la supra parto de arbarzono kaj neĝlinio de la sudaj Alpoj. La konuroj ŝatas vivi en aroj, precipe dum sezono de fekundiĝo ili povas formi grandajn grupojn. Iuj el ili fiksloĝas en iu loko, dum aliaj migras por serĉi nutraĵon. La papago (Psittacula) de Ĉinio kaj la longbeka konuro (Enicognathus) de Sud-Ameriko estas veraj migraj birdoj. La plejparto el la papagoj nutras sin per semoj, ĝermoj aŭ floroj de diversaj arboj, herboj kaj plantaĵoj. Grandaj papagoj plej ŝatas manĝi fruktojn kaj berojn; mielaj papagoj (Trichoglossus) lekmanĝas sukon de beroj kaj arboj kaj nektaron per la brosforma lango; maldikbekaj konuroj (Enicognathus leptorhynchus) kaj keoj fosas radikojn, kormojn, tuberojn en tero por manĝi kaj ankaŭ kaptas insektojn; pigmeaj papagoj (Micropsitta) manĝas ŝelon de juna arbo kaj suĉas ĝian sukon. Escepte de la keo, ĉiuj aliaj papagoj praktikas "monogamion". Papagoj kutime nestas en arbotruoj naturaj, forlasitaj de aliaj birdoj aŭ membekitaj; sed la patogonia konuro (Cyanolisaus patagonus) de Sud-Ameriko faras neston el truo sur krutaj rokmuroj; la keo konstruas neston en rokfendo du metrojn profunda; la pigmea papago prenas termitan tombon kiel neston; la monaĥa konuro (Myiopsitta manachus) de Sud-Ameriko konstruas apartamentan nestegon el diversaj branĉoj sur izola arbego, kun flanka aperturo; kaj la terpapago (Pezoporus wallicus) de Aŭstralio ellasas ovojn en terkavo. En la nesto troviĝas nur iom da lignopecetoj. Papagoj de multaj specoj povas transporti molajn maldikajn branĉojn, foliojn, ŝelojn kaj herbojn por konstrui neston. Dum transportado la persikvizaĝa ambirdo (Agapornis roseicollis) kaj la cejlona penda papago (Loriculus beryllinus) metas tiujn konstrumaterialojn inter plumojn de la dorso, talio, kolo kaj brusto. La malgrandaj konuroj kovas ovojn ĉiujare du aŭ tri fojojn kaj la grandaj konuroj unufoje. En ĉiu nesto de la granda konuro estas 2 ovoj, kaj en ĉiu nesto de la malgranda konuro 6-8 ovoj. La kovadon plenumas birdinoj, kelkiam kun partopreno de virbirdoj. La konuro estas ne nur milda kaj kolorbrila, sed ankaŭ kapablas imiti homan voĉon, diri simplajn frazojn kaj kanti mallongajn kantojn post trejnado. Ĝi estas ŝatata kiel apreca birdo de la antikveco. Ĝi ankaŭ estas longviva birdo. Iuj el la konuroj povas vivi pli ol 60 jarojn kaj, laŭdire, eĉ 120 jarojn.
|