• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-13 17:05:58    
"Sed Homoj kun Homoj", historio pri cent jaroj de universalaj kongresoj

cri
Ziko Marcus Sikosek: "Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005." Rotterdam: UEA, 2005. 197 paĝoj. 24cm. Prezo: broŝurita 21,00 EUR, bindita 30,00 EUR; triona rabato ekde 3 ekz.; aldoniĝas sendokostoj kaj, por EU-landoj, imposto de 6%.
La unua libro, kiun UEA eldonis ĉi-jare, estas forta kandidato por fariĝi la ĉefa furoraĵo de la Esperanta libromerkato en 2004. Temas pri la libro "Sed homoj kun homoj" de la juna germana historiisto Ziko M. Sikosek pri la 100-jara historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto. La aŭtoro, jam konata pro "Esperanto sen mitoj", prezentas en sia nova verko naŭdek ĉapitrojn pri naŭdek kongresoj, krome longan enkondukon pri la historio de la kongres-organizado ĝenerale.
Kiam alproksimiĝis la jubilea jaro 2005, UEA komisiis al Sikosek la verkadon de por-okaza libro, facile legebla, riĉe ilustrita, kiu direktas sin al la tuta esperantistaro. Sikosek esploris en la Biblioteko Hector Hodler, intervjuis oficistojn eksajn kaj nunajn kaj partoprenintojn de UK-oj. Rezultis libro verkita en ĵurnalisma, flua stilo. Tamen en la fino de la libro aperas la necesaj fonto-indikoj. La anekdoto-plena verko ne nur estas amuza, sed ĝi ankaŭ klerigas la leganton pri la Esperanto-movado ĝenerale: la UK estis ĉiam ja ankaŭ forumo por asocioj, artistoj, sciencistoj kaj "simplaj esperantistoj".
Sikosek: "Precipe gravis al mi, ke la ĉapitroj pri la unuopaj kongresoj havu variecon. La kongresoj ja ne radikale malsamas unu de la alia. Sekve, mi prezentas unu kongreson el la vidpunkto de komencanto, alian el tiu de la prezidanto de UEA; por la fruaj kongresoj ekzistas aliaj fontoj ol por postaj, ktp." En enkondukaj ĉapitroj li gvidas la leganton al la diversaj epokoj, nome la frua "bela epoko", la tempo inter la mondmilitoj, la Malvarma Milito kaj la tempo post la falo de la Berlina Muro. "Mi provis verki la libron tia, ke oni flue povas legi de la komenco ĝis la fino, aŭ ĉiam nur unu ĉapitron, ekzemple en kluba vespero aŭ je la enlita legado tagfine."
Inter la multaj intervjuitoj, kies rememoroj kontribuis al la estiĝo de la libro, estis John Wells, Renato Corsetti, Helga kaj John Rapley kaj preskaŭ ĉiuj ankoraŭ vivantaj Konstantaj Kongresaj Sekretarioj. Sten Johansson, James Resende Piton k.a. liveris ĉapitretojn pri unuopaj temoj kiel Belartaj Konkursoj kaj poŝtmarkoj. Ankaŭ la nuna Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller servis al Sikosek kiel unu el liaj fontoj, kaj nun ĉiuj esperantistoj povos legi la faman epizodon pri la renkontiĝo de la juna kongreshelpanto kun Ivo Lapenna en Helsinko 1969.
Kio estis plej surpriza por Sikosek dum la verkado? "Mi ne sciis ke Humphrey Tonkin estis tiel ,senmitiga'-kritikema kiel junulo, li trovis en la sesdekaj jaroj tre fortajn vortojn pri la kongresoj. Foje la homoj havas interese malsaman rememoron, ekzemple kiu ekzakte fondis iun nun tradician programeron. Sukceso ŝajne havas multajn patrojn." Ĉu Sikosek malkovris multajn mitojn kaj skandalojn? "Mi almenaŭ ne serĉis tion. La libro ja estas verkita nome de UEA, ĝi devas klopodi esti neŭtrala kaj akceptebla por pli-malpli ĉiu esperantisto. Tamen ne eblis eviti la skandalojn, kaj nun oni povas legi kial fakte Edmond Privat rezignis en 1928 aŭ kiuj estis la diferencoj inter la prezidanto Lapenna kaj la prezidanto Tonkin."
Kun pli ol okdek bildoj la libro "Sed homoj kun homoj" estas tre alloge eldonita, pro kio ĝi bone taŭgas ankaŭ kiel donaco, eĉ por neesperantistoj. La libro estas havebla en broŝurita kaj malmole bindita versioj.
El Gazetaraj Komunikoj 203