• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-14 08:08:50    
Sun Shaoshan: Naskotago

CRI
"Kial vi ne gratulas min pro la naskotago?" demandis mia edzino frumatene, apenaǔ malferminte la okulojn.
Nur tiam mi rememoris, ke hodiaǔ estas ŝia naskotago. Ho ve, escepte de la propra, mi forgesis ĉies naskotagon! Sed kial ne ankaǔ la propran? De tempo al tempo mi devas plenigi diversajn tabelojn, en ĉiu el kiuj senescepte legiĝas "Naskita la –an de ... (monato) de la jaro...", kvazaǔ la tabelo mem patrine zorgus min, unu el la modernaj homoj, vivantaj en ĉi tiu mondo. Sed en ĉiu fojo mi sentis nur amuzon, ĉar mi mem elpensis la naskotagon. Ĝuste en kioma tago mi enmondiĝis? Mi tute ne scias la daton de mia naskiĝo. Fakte ĉies naskotago estas nur imaginara. La nuna naskotago tute ne estas tiu, en kiu oni naskiĝis, se "oni neniel povas paŝi en saman akvon de rivero". La tempo fluas, kiel la rivero. Neniel cirkle revene. Neniom absolute ekzakte, eĉ se la terglobo rivoluas ĉirkaǔ la suno. La luna kalendaro estas tute ne preciza, ĉar ĝi entenas supermonaton. Kaj la suna? Kial februaro konsistas nur el 28 tagoj?
Mia edzino tre alte taksas sian naskotagon. En ĉiu jaro ŝi faras atentigon al mi, jen suflore, jen alude, jen rekte. Ŝi apologiis, ke ŝia naskotago estas eksterordinara, tial meritanta celebron, ĉar ŝi naskiĝis...
Antaǔ 48 jaroj, ŝi naskiĝis en valo. Kaj kia tiu tago? Vintra, tre frosta! Tamen, feliĉe, oraj radioj de la suno tute briligis krutaĵon, ĉe kiu ŝi estis naskata. Ŝia patrino metis ŝin en korbon kaj, ŝultre portante la korbon, trenis sin hejmen. Jen kial ŝi ĉiam diris, ke mi devas gravuri ŝian naskotagon en la kapo. Eble pro favoro de la suno, ŝi fariĝis tre fortika, tiel ke mi tre admiris la naskopovon de tiamaj virinoj. Kaj kiel mia edzino estis naskanta nian filon? Tre simple. Jen ŝi faris patkukon kun sia amikino; subite ŝi diris, ke ŝi havas ion urĝan. Kaj ŝi rapidis en ĉambron, kaj baldaǔ bebo ǔaǔais.
Sed hodiaǔ jam estas alie ĉe modernaj virinoj! Oni faru antaǔakuŝan prognozadon; ŝi ne moviĝu, alie aborto sekvus! Fine oni aǔte portu ŝin en hospitalon kaj kuracisto faru cezaran operacion! Progresas la socio, regresas la naskopovo.
Mi sentas, ke la homaro, kreita de la naturo, povas bone ekzisti sur la terglobo, kiu ne nur rivoluas cirkaǔ la suno, sed ankaǔ rotacias senĉese, donante favoran okazon al ĉiu homo, kie ajn li (ŝi) pasigas la vivon. Kion mi diru plu? Tre granda estas la akomoda kapablo de ni homoj. Tamen la modernaj homoj iom tro singardemas, ekzemple, oni tuj sternas ombrelon, apenaǔ la suno leviĝas; oni ne aǔdacas eliri, kiam pluvo ekfalas; oni tuj sin volvas strikte, se vento ekblovas... Ĉiu tiom zorgas meteprognozon, kvazaǔ kelkagrada reduktiĝo de temperaturo povus forpreni la vivon. Fakte ni, kiel arbo aǔ eĉ herbeto, devas esti baptataj de la suno, pluvo, vento kaj aliaj fenomenoj en la naturo. Tiuokaze fortas nia vivo.