• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-14 09:46:04    
"Avalokiteŝvaro kun Miloj da Manoj" kaj ĝia reĝisoro Zhang Jigang (foto)

cri

En la jaro 2000, Ĉina Kriplula Arta Ensemblo veturis al Usono por prezenti la dancon kaj akiris gigantan sukceson. En 2004, post pliboniĝo, la programo partoprenis en prezento de ferma ceremonio de atenaj kriplulaj Olimpiaj Ludoj, reprezentante Ĉinion, kaj gajnis varman bonvenigon de tiamaj spektantoj. Sub direktado de Zhang Jigang kaj aliaj artistoj, arta nivelo kaj fameco de la Ĉina Kriplula Arta Ensemblo senĉese pliiĝas. En 2004, nombro de ĝiaj prezentoj atingis 190 kaj estis semitaj en pli ol 10 landoj kaj regionoj. Pri atingo de la ensemblo, Zhang Jigang emociite diris:

"Mi pensis, ke la ensemblo ĝuas altan nivelon. Tio ne estas disapartigita de alta atento kaj subteno de la ĉina registaro al kripluloj. Post niaj kripluloj, ankoraŭ ekzistas elstaraj ĉinaj artistoj en diversaj kampoj, kiuj subtenas ilin. Nia kriplula arto okupas la 1-an lokon en la mondo."

Parolante pri trajto de liaj serioj da dancoj, li diris, ke liaj dancoj originis el ĉina popola danco. Kvankam oni diris, ke estas malfacile por la popola danco esprimi profundan enhavon, tamen Zhang Jigang opinias, ke ajna danco estas lingvo, per kiu dancisto eksplikas sian emocion, same estas la ĉina popola danco. Ĝi povas esprimi senton kun altaj beleco kaj spiriteco. Estas ŝlosile, ke artistoj devas penetreme kapti detalon dum la ordinara vivo. Parolante pri arta kreo, Zhang Jigang diris:

"Por artistoj, nutraĵo de la vivo estas abunda kaj ili devas teni penetremon. Ni ofte menciis travivaĵon, kial iu povas kapti specialan belecon kaj alia ne. Tial mi opinias, ke estas ege grave por artistoj teni penetremon al la vivo."

Dum pli ol 20 jaroj depost okupiĝo pri danca laboro, Zhang Jigang kreis dancajn dramojn kaj dancojn je pli ol 260 kaj tiuj dancoj estis prezentitaj sur scenejoj de pli ol 60 landoj kaj regionoj. Li havas gigantan influon al la ĉina danco. Nun li preparas prezenton en inaŭgura kaj ferma ceremonioj de 2008a-jaraj Pekinaj Olimpiaj Ludoj. Li diris:

"Mi jam ricevis inviton kaj nun partoprenas en projekto por prepari la inaŭgura kaj ferma ceremonioj de 2008a-jara Pekinaj Olimpiaj Ludoj. Nun kandidato por servi kiel reĝisoro de la inaŭguran kaj ferman ceremoniojn ne estas konfirmita. Se mi kunportos sur mi la taskon, mi garantias, ke mi estas respondecema artisto kaj scias, kiel mi klopodas por solidigi pli multajn artistojn. Mi konstante min preparas."