• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-14 15:43:52    
Juna patrino kaj ŝiaj naŭ infanoj en la Infana Vilaĝo (1)

cri
Blovas printempa vento, pompas floroj. Sur Qinghai-tibeta altebenaĵo la bela printempo revenis en majo. Same kiel en aliaj lokoj de la mondo, ĉiujare en la mezo de majo la Patrina Tago estas festo ankaŭ por ĉiuj tibetaj patrinoj. En tiu tago ili ricevis belajn kariofildiantojn kaj bondezirojn de siaj infanoj, spertante feliĉon kaj ĝojon kiel patrino. Tibeta virino Deqing-zhuoga, kiu havas naŭ infanojn, multe ĝojis, ricevinte bondezirojn de la infanoj. Memorante pri sana kreskado de la infanoj, ŝi implikiĝis de multaj sentoj, kaj la pasintaĵoj pretervole ŝvebis antaŭ ŝi……

Deqing-zhuoga ne estas ordinara patrino. Ŝi estas flegistino en la SOS Infana Vilaĝo de Lasao, Tibeto, kaj respondecanta pri flegado al la infanoj. Kvankam ŝi ankoraŭ ne edziniĝis, tamen ŝi havas naŭ infanojn. La SOS Infana Vilaĝo estas konstruita kunlabore de la Internacia Infan-Bonfartiga Organizo kaj la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj. Antaŭ 4 jaroj ĝi komencis akcepti orfojn. Nun en ĝi vivas 156 orfoj el diversaj lokoj de Tibeto. Tiuj infanoj same kiel tiuj de ordinaraj familioj ricevis bonan zorgon de plenaĝuloj kaj regulan edukon. Sinjoro Darwa, estro de la Infana Vilaĝo, prezentis, "Nun en la Infana Vilaĝo 50 infanoj lernas elementan kurson, aliaj pli junaj infanoj akceptas taŭgan edukon en infana ĝardeno de la Infana Vilaĝo. Krome, la Infana Vilaĝo funkciigas multajn sportajn kaj kulturajn aktivadojn laŭ iliaj ŝato kaj specialaĵo en libera tempo." Por ke la infanoj ĝuu familian varmecon, la Infana Vilaĝo dividis 150 infanojn en 17 familiojn, ĉiu el kiuj estas priservata de "patrino". Tiuj patrinoj estas junaj fraŭlinoj. Ili verŝis sian tutan amon sur la infanojn, kaj per sia koro kulturas kaj flegas ilin, forlasinte sian geedziĝan vivon. Deqing-zhuoga estas ĝuste unu el la "patrinoj".

Deqing-zhuoga kaj ŝiaj naŭ infanoj loĝas en apartamento de la Infana Vilaĝo. Enirinte la apartamenton, raportistoj vidis, ke la infanoj ordigas la ĉambrojn, iuj purigas vitrajn fenestrojn, iuj sunumas litkovraĵojn. Kiel harmonia estas la familio! Deqing-zhuoga varme akceptis nin, kaj rakontis al ni sian sperton. Antaŭe ŝi laboris kiel tajpistino en iu mezlernejo, suda Tibeto, la laboro estis tre malpeza kaj la medio bona. Tre hazarde, sur ĵurnalo ŝi trovis anoncon pri varbado de "patrinoj" de la Infana Vilaĝo, sed tio ne tuj vekis ŝian atenton.

Ŝi memoris, "Tiam mi unuafoje sciis pri varbado de "patrino", mi sentis tion ridiga, mi eĉ neniam aŭdis pri laboro de "patrino". Eble la sorto destinis, ke ŝi rilatu kun tiuj infanoj. En la lasta tago de la varbado Deqing-zhuoga anoncis sin en la Infana Vilaĝo. Ŝi sukcesis en ĉiuj ekzamenoj kaj fine fariĝis juna patrino de la Infana Vilaĝo.