• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-14 16:31:42    
Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro (foto)

cri

Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro estas ne-politika grupa organizo, establita de la sud-aziaj landoj por plifortigi la kunlaboron inter si en ekonomio, socio, kulturo kaj scienco kaj tekniko.

En majo de la jaro 1980, bangladeŝa eksprezidento Ziaur Rahman la unua prezentis la proponon disvolvi regionan kunlaboradon en Suda Azio. En aprilo de 1981, la diplomatiaj sekretarioj de Bangladeŝo, Bhutano, Hindio, Maldivo, Nepalo, Pakistano kaj Srilankao unuafoje intervidiĝis en Kolombo, ĉefurbo de Srilankao, por detale interkonsiliĝi pri koncernaj aferoj de establo de la Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro. En aŭgusto de 1983, la ministroj pri eksteraj aferoj de la 7 landoj okazigis unuan intervidiĝon en Nov-Delhio, ĉefurbo de Hindio, kaj aprobis "Deklaron de Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro". En decembro de 1985, la gvidantoj de la 7 landoj okazigis la unuan pintan konferencon en Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo.

La konferenco publikigis "Dakan Deklaron", ellaboris "Ĉarton de Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro", kaj deklaris oficialan establiĝon de la Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro. Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro inkluzivas Bhutanon, Bangladeŝon, Hindion, Maldivon, Srilankaon, Nepalon kaj Pakistanon. Totala areo de la membrolandoj de tiu organizo atingas 4,16 milionojn da kvadrataj kilometroj, nombro de ĝiaj loĝantoj superas miliardon, kiu okupas kvinonon de la totala loĝantaro de la mondo.

La ĉarto de Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro difinas, ke kun la principo de respektado al suverena egaleco, politika sendependeco, ne interveno al internaj aferoj kaj egala interutilo, la membrolandoj akcelas reciprokan kunlaboradon inter si en ekonomio, socio, kulturo kaj scienco kaj tekniko. Tiu kunlaborado ne tuŝas la duflankajn kaj disputigajn problemojn de la membrolandoj. La diversrangaj instancoj de Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro faras decidojn laŭ la principo de interkonsiliĝo kaj unuanimeco.

La ĉefaj instancoj de Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro estas pinta konferenco, kiu okazas alterne en diversaj membrolandoj, ministra konsilantaro konsistanta el ministroj pri eksteraj aferoj de diversaj landoj, reguliga komisiono konsistanta el diplomatiaj sekretarioj de diversaj landoj, kaj aliaj. La konstanta sekretario de Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro estas en Katmanduo, ĉefurbo de Nepalo.