• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-14 20:43:17    
Jiayuguan-pasejo -- la fino de la Granda Muro (1)

cri
Kosmonauto, kiu iam estis sur la luno, diris, ke kiam li rigardis al la tero de la kosmoŝipo fluganta en la spaco, li vidis du konstruaĵojn sur ĝi: la Ĉemara Digo de Nederlando kaj Granda Muro de Ĉinio.
La konstruado de la Granda Muro komenciĝis antaŭ 2200 jaroj, en la periodoj Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj (770--221 a.K.). Komence diversaj regnoj konstruis altajn urbomurojn por sin defendi. Post kiam la Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis tiujn urbomurojn por rezisti kontraŭ atako de la nordaj hunoj. Tio estas la Granda Muro 5000 km longa de Qin-dinastio, komenciĝanta de Lintao (la nuna Minxian-gubernio de Gansu-provinco) en okcidento kaj finiĝanta en Liaoning en oriento.
Por protekti la Silkan Vojon imperiestro Wudi(140--88 a.K. sur trono) de la Okcidenta Han-dinastio plene utiligis la Grandan Muron. Li konstruigis alian parton de la Granda Muro, kiu komenciĝis de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero kaj, transirante Wushaoling-monton, etendiĝis ĝis la dezerto en Xinjiang. Tio estas la Granda Muro de Han-dinastio. Post la 2000-jara natura erozio la grandioza Granda Muro plejparte detruiĝis.
Post Qin kaj Han ĉiuj dinastioj plilongigis kaj riparis la Grandan Muron. La plej impona estas la Granda Muro plilongigita de Ming-dinastio antaŭ 400 jaroj. Ĝi, 7000 km longa, startas de Yalu-rivero en oriento, etendiĝas okcidenten kaj, kunligiĝinte kun tiu konstruita en Han-dinastio, finiĝas ĉe Jiayuguan-pasejo, je 25 km okcidente de Jiuquan.
SERURO DE LA SILKA VOJO
Gobio ruĝis ĉe la sunsubiro kaj la impona Jiayuguan-pasejo kvazaŭ brulis. Ankaŭ la Granda Muro ambaŭflanke de la pasejo estis ore garnita. Ĝi etendiĝas ambaŭflanken: Sude ĝi preteriras neĝakvan riveron ĉe la piedo de Qilian-montaro kaj norde ĝi sin kroĉas al la krutaĵo de Heishan-monto kaj formas pendantan muron. La Granda Mur ambaŭflanke de la pasejo, kiel giganta seruro, defendas ĝin sur la Silka Vojo 15 km larĝan de sude norden.
Tie , kie staras la kastelo Jiayuguan, antaŭe sterniĝis dezerto. Post malfermo de la Silka Vojo la kortego de Han-dinastio metis garnizonon tien kaj ne starigis kastelon. La kastelo Jiayuguan kun areo de 34000 kvadrataj metroj aperis en 1372, kiam regis Ming-dinastio. Ĝi estis bone aranghita. Ĉe la kvar anguloj de la altaj ĉirkaŭ-muroj staras gardoturoj. Generala oficejo, muciciejo kaj grenejo troviĝis en la interna parto ĉirkaŭita de meza kaj ekstera partoj. En la interna parto ĉeval-irejo kondukas al la muroj de la kastelo. La muroj estas 10 m altaj kun larĝa supro por ĉevaloj kaj veturiloj. Oni diris, ke la tiama arkitekto kalkulis la konstrumaterialojn ekzakte. Post finkonstruiĝo de la muroj restis nur unu briko.
Fakte, la kastelo Jiayuguan estas ankaŭ majstroverko akustike. Se oni frapis ŝtonon ĉe murangulo interne de ĝi, oni do aŭdas kvivitadon. Legendo diras, ke interne de la pordego iam vivis paro da hirundoj. Foje, ili disiĝis pro forta vento en vojaĝo. Kiam la virbirdo reflugis, la pordego de la kastelo jam fermiĝis. Ĝi, forte sopirante al siaj nesto kaj kunulino, frapis sin kontraŭ la pordegon kaj mortis. La birdino, ege malĝoja pro tio, sonĝis, ke la virbirdo diris: "Iru frapi ŝtonon ĉe murangulo! Mi volas diri ion al vi." La legendo aludas la sopiron de la malproksimaj garnizonantoj al la familia kunvivado, tial antaŭ ĉiu militiro ili venis tien por frapi ŝtonon ĉe mur-angulo kaj fari auguradon. Ili opiniis, ke estas bonauguro aŭdi hirundan kvivitadon.