• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-15 08:18:53    
Hangying: Tapiŝo

CRI
Eldoniĝis monografia libro de profesoro Chi. Li gajnis grandan sumon da honorario.
Profesoro Chi estas magra maljunulo, al kiu mankas kapablo en la ĉiutaga vivo pro tio, ke li ĉiam absorbiĝas en esplorado de scienco. Post forpaso de lia edzino ni, liaj esplor-studentoj, flege zorgas lin. Ni jam okazigis plurfoje "akademian simpozion" por debati pri tio, kiel la honorario estu plej science elspezata.
Tro multaj mankoj en lia hejmo, kies mebloj kaj valoraĵoj perdiĝis en la pasinteco. Post nia instigado fine sinjoro Chi esprimis, "Necesas aĉeti ion plej bezonatan, nepre favoran al estonta verkado."
Ni elmetis diversajn proponojn, unu post alia, sed sinjoro Chi ĉiom veois.
Ni urĝis kaj urĝis. Sidante en liana fotelo, li fiksis rigardon al la plafono. Subite li frapis la brakon de la seĝo kaj ellasis longan suspiron. "Mia tempo estas jam ne multa..."
"Kion finfine vi volas aĉeti?"
"Longatempe mi cerbumis. Longan tempon... Nun mi ne diru tion al vi. Simple do, ke vi sekvu min! Nu, bonvole, al la administra sekcio, por kamiono; tiru la koston el mia salajro!"
Ni troviĝis en labirinto. Sciante, ke respondo ne sekvos demandon, ni iris por aǔto. Poste ni akompanis lin al strato.
Laǔ lia dikto la kamiono sin haltigis antaǔ magazena domego. Anstataǔ scivole ĵeti rigardon al io ĉirkaǔe, li paŝis rekte al lifto. "Supren! Al la plej alta etaĝo!"
Tiun etaĝon okupas ledaĵoj, juveloj, gemoj, metiartaĵoj kaj tapiŝoj.
Hastinte al la tapiŝoj, sinjoro Chi klinis sin kaj zorge legis mezuron sur etiketo. Fine li almontris iun pecon kaj diris, "Ĝin!"
Preskaǔ samtempe ni ekkriis pro miro. Ni deadmonis, "En via hejmo, neniu nova meblo. Por kio tiom valoran tapiŝon?!"
"Ĝi favoregos. Jen la mono. Iru pagi!"
Kontraǔvole preninte la monon mi tamen ankoraǔ konsilis, "Tute ne necesas aĉeti tiom dikan pecon, se vi vere deziras tapiŝon."
"Ne ne ne! Ĝuste la dikan. Maldika peco ne helpos."
Ni ne povis ne obei. Plenuminte la pagon, ni rulis la dikan tapiŝon, portis ĝin al la kamiono kaj veturis al nia universitato.
Atinginte la loĝdomon ni kune portis la tapiŝon en la 2-an etaĝon, kie lia hejmo troviĝis, kaj atendis lin, ke li malŝlosu la pordon. Subite ni aǔdis kriojn de profesoro Chi kiu fordankinte la ŝoforon, malrapide supreniĝis laǔ la ŝtuparo. "Supren!" Li eĉ energie svingis sor la manon. "En la 3-an etaĝon!"
"Por kio?" "Pro kio??"
"Bonvole! Nepre! Baldaǔ vi komprenos, por kio kaj pro kio."
Ni povis fari nenion alian.
Li fine atingis la apartamenton, sidantan ĝuste sur la lia. Milde li frapis je ĝia pordo. Dume ni aǔdis laǔtajn bruojn filtratajn tra la pordo. Kaj pro la bruoj internaj homoj ne aǔdis liajn frapojn. Li do pli forte martelis la pordon kaj fine ĝi ekknaris. Aperis rida vizaĝo de juna viro. Jen granda Dai, kuiristo de la universitato. La pordo nur iom malfermiĝis, sed la internaj ridoj kaj bruoj preskaǔ surdigis nin.
"Ha, sinjoro Chi! Rara gasto, kvankam ni estas najbaroj, supraj kaj suba. Bonvole envenu!"
Riverencinte sinjoro Chi diris, "Hm... Jen, hm, antaǔ longe mi jam pensis donaci ion al vi, por respekto, ne menciindan."
Granda Dai faris takton de klakdanco kaj aplaǔdon. "Ha ha ha! Ja ja, mi aǔdis, ke vi gajnis grandan sumon. Kaj ni najbaroj viaj, povas iel ĝui el ĝi? Lizhu, venu rigardi, kiu nin vizitas kaj... Rapide, por danki..."
Subite lia buŝo larĝe malfermiĝis kaj li ne povis paroli plu, kiam ni enpaŝis kun la tapiŝo.
Interne vidiĝis almenaǔ 7 gejunuloj, ĉiu energia, vigla kaj sangvina, kun la vizaĝo ruĝeta kaj frunto ŝvitoplena. Tiu nomata Lizhu, certe mastrino, kokete kaj anhele altrotis por esprimi dankon. Subite ŝi alnajliĝis survoje. Fostis ankaǔ la aliaj, kvazaǔ rigidigitaj. Kaj aǔdiĝis jam neniu sono. Ĉiuj gapis al la tapiŝo.
La mastrino sinĝene balbutis, "Vi... Via Moŝto... dank... en la estonteco ni nepre..."
Ŝin interrompis sinjoro Chi, "Bonvole honoru min per akcepto! Rapide ĝin sternu!"
Ni obeis, dum la geedzoj provis malhelpi. Sinjoro Chi laǔte proklamis kun severa mieno, "Kio gravas? Same, ĝi estu en via hejmo, kiel en la mia!"