• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-15 15:43:35    
Jiayuguan-pasejo -- la fino de la Granda Muro (2)

cri
RIGORA GARDO-SISTEMO
La gardo-sistemo por la pasejo Jiayuguan estis rigora. Tie mi vidis kupran tali-insignon kun numero kaj la ĉinaj ideogramoj signifantaj defendadon. Sur ĝia dorso estas mulditaj vortoj: "Ĉiuj garnizonantoj senescepte devas porti tiun ĉi atestilon. La malobservanto estos punata. La pruntedoninto kaj pruntepreninto estos same punataj." Loka Kroniko notas, ke siatempe la ŝlosilo de la pordego estis tenata de oficiro. Ĉiutage antaŭ la fermiĝo kaj malfermiĝo de la pordego oni devis hisi flagon kaj kanoni por montri la majestecon. Ĉiuj enirantoj devis montri sian ateston kaj rajtis eniri nur post kiam civila oficisto faris kontrolon.
Tiuj reguloj estis faritaj ĝuste por sekureco de la Silka Vojo. Same statis la Granda Muro, kiu estis obstaklo por la hunoj, sed helpilo por la komercistoj. En la senlima dezerto alarm-turo funkciis kiel vojmontrilo kaj tranoktejo. Dank' al la garnizonantoj, la homoj kaj varoj estis ekster danĝero.
Jiayuguan-pasejo rigardas okcidenten kun tri ideogramoj Cheng Yuan Men sur la tabulo de la turo, kiuj signifas "bonvenon al malproksimaj gastoj". En Ming-dinastio la registaro difinis, ke por alilandaj diplomatoj manĝado kaj noktado en Ĉnio estis senpagaj. Kaj oficistoj de diversaj postiljonaj stacioj devis akompani ilin ĝis la ĉefurbo. La registaro rekompencis tiujn diplomatojn per objektoj multe pli valoraj ol ties donaco. Tial alilandaj komercistoj ŝajnigis sin diplomatoj tributantaj al ĉina suvereno. En Ĉinio ili aĉetis multe da silkaĵoj, teo kaj porcelanaĵoj kaj transportis ilin al sia patrio por negoco.
La Granda Muro estis konstruita en la tempo, kiam oni uzis pikarmilojn en la milito, tamen kiam finkonstruiĝis Jiayuguan-pasejo, en Ĉinio oni jam uzis pluvon. Ĉiufoje, kiam malamikoj sin direktis al la pasejo, la garnizonantoj batalis kontrau ili per blun-derbuzonj.
ALARMA RETO
La lignaj slipoj elterigitaj en Juyan notas, ke sur la Granda Muro po 2.5 km estas malgranda alarm-turo, po 5 km granda alarm-turo, po 15 km fortikaĵo kaj po 50 km kastelo. Tio estas reto por milita defendo, en kiu oni komunikis militinformojn per fumo kaj fajro. Jiayuguan-pasejo kiel kastelo estis la lasta alarm-turo en la reto.
La grandaj kaj malgrandaj alarm-turoj estis faritaj el leuso, kun mallarĝa supro kaj larĝa bazo. Interne de granda alarm-turo estas terdomo, kiu povas enteni 20-30 homojn. Ĉe la alproksimiĝo de malamikoj oni faris fajron nokte kaj bruligis lupan fekaĵon por doni fumon tage. La alarm-turoj devis stafete komuniki informojn kaj neniel prokrasti tion. Tiu metodo aperis unue en la Okcidenta Zhou-dinastio ( la 11-a jc--771 a. K.). Kompreneble, la komunikado estis multe pli rapida ol tiu farita ĉevalrajde. Imperiestro Wudi siatempe fondis komandan centron sur Gangquan-monto, nordokcidente de Xi'an, de kiu komenciĝis la Silka Vojo, por rigardi fumon kaj fajron, doni ordonojn kaj fari komandadon. Dum mia vizito mi vidis sennombrajn alarm-turojn. Sur la monto Wushaoling multaj alarm-turoj konstruitaj en Han-dinastio jam ruiniĝis.
Fortikaĵo kun kompletigitaj militekipajhoj estas malpli granda ol kastelo. De ĝi dependas la proksimaj alarm-turoj grandaj kaj malgrandaj. En strategie gravaj lokoj che la Granda Muro proksime de Jiayuguan-pasejo estas multaj fortikajhoj kun loĝejoj, tenejoj kaj staloj kaj ekster ili estas kampoj, kanonejoj, soldato-trejnejoj kaj temploj. Je 20 km okcidente de la pasejo troviĝas la fortikaĵo Shuangjingzi, kiu estas destinita por defendi la pasejon. Tuj ĉe leviĝo de fumo kaj fajro la garnizonantoj ekagis al batalo. Oni diris, ke en la fortikaĵo jam estis dekoj da putoj, kiuj lokiĝis unu kontraŭ alia. En unu puto estis akvo kaj en la alia ne. La tieaj garnizonantoj ĉerpis akvon el la veraj putoj. Kiam ili retiriĝis de la loko, ili do kamuflis ilin kaj lasis malkovritaj nur la falsajn. Tiammaniere ili senigis la malamikojn je akvoprovizo. En la komenco de la 20-a jc transloĝiĝis tien 60 familioj. Poste la loko fariĝis tranoktejo de komercistoj. En 1918 preterpasanto trovis, ke tie estas nur du kabanoj kaj unu malmobilizita militisto. Li vivtenis sin per vendado de teakvo. Nun tie verdas kvietaj kampoj, sur kiuj dissemiĝas vilaĝoj.