• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-15 15:45:49    
Jiayuguan-pasejo -- la fino de la Granda Muro (3)

cri
TERKULTURANTOJ-GARNIZONANTOJ
En la militaj tagoj la garnizonantoj batalis kaj en la pacaj ili terkulturis. Lasi la garnizonantojn terkulturi en la pacaj tagoj estis unu el la strategie gravaj politikoj difinitaj de imperiestro Wudi por protekti la Silkan Vojon kaj tiun politikon praktikis ĉiuj postaj dinastioj. Oni nomis la garnizonantojn en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero terkulturantoj-garnizonantoj.
Kaj tiuj terkulturantoj garnizonantoj faris patroladon, terkulturadon kaj bataladon en rotacio.
En Han-dinastio oni sternis tavolon da subtila sablo sur tero interne de la muro kaj en trancheo, por ke oni trovu spurojn de tiuj, kiuj sekrete transiris la landlimon. Patrolado estis tasko farenda ĉiutage por la garnizonantoj. Kiam la garnizonantoj de najbaraj alarmturoj renkontiĝis ĉe la komuna limo, ili devis fari detalan noton respektive sur la atesto de la najbaraj kolegoj, por ke ĉi tiuj transdonu ĝin al sia superulo. Tamen, kelkaim okazis neeviteble io neatendita. Mi legis sur ligna slipo de Han-dinastio: Pro ŝirmo de arboj generalo de iu garnizono ne klare vidis la signalon de la kontraŭa alarm-turo. Li sendis oficiron informiĝi pri la afero. Kaj la oficiro falis en malamikan embuskon kaj estis kaptita de la hunoj post akra batalo.
Krom terkulturado, la garnizonantoj faris ankaŭ fiŝkaptadon, paŝtadon, konstruadon de tranĉeoj, arbohakdon kaj kolektadon de lupa fekaĵo. Hodiaŭ tie ankoraŭ videblas kelke da fosiliaj arbobranĉoj.
En la ĉiutaga vivo helpis lote elektitaj edzinoj de iuj terkulturantoj-garnizonantoj. Ili preparis manĝaĵojn por la garnizonantoj, flikis kaj lavis iliajn vestojn. En iuj ruiniĝintaj alarm-turoj ĉinaj arkeologoj trovis ne nur terliton kaj stovon, sed ankaŭ virinajn kapornamaĵojn kaj infanajn ludilojn.
Sur ligna slipo elterigita en fortikaĵo legiĝas teksto pri takso de oficiro pri soldatoj: "Je la 6-a de la kvara monato laŭ la ĉina lunkalendaro tifo atakis Meng Qing soldaton de la unua alarm-turo." Fakuloj opiniis, ke tio estis eble registro pri laboro de la soldatoj. Alia slipo tekstas pri nombro de postiljonaj ĉevaloj. La ok inversigitaj literoj T markas ok postiljonajn ĉevalojn.
La garnizonado en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero garantiis sekurecon de la Silka Vojo kaj ankaŭ akcelis la prosperon de la tiea ekonomio.
ELTERIGITAJ FRESKOJ
Nordoriente de Jiayuguan-pasejo kuŝas pli ol 1400 tomboj, konstruitaj inter 220--420, kun buntaj kaj enhavoriĉaj freskoj en tombaj ĉambroj, kiuj spegulas la socian vivon de la loĝantoj en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero en la antikveco. Ili temas pri terkulturado, ĉasado, paŝtado, kuirado, festeno, vinfarado, tualetado, vojaĝo ktp. Tie estas pluraj freskoj pri kulturado de morusarboj kaj bredado de silkraŭpoj. En la freskoj virinoj plukas morusfoliojn, knaboj forpelas birdojn por protekti la morusarbojn, amikoj ludas muzikilojn kaj dancas en morusarbaro. Sur suda muro de grandioza tombo estas freskoj pri silkraŭpaj kokonoj, silko kaj silkaĵoj. Krome, estis elterigitaj ankaŭ silkaĵoj kun diversformaj bildoj, pasamentoj, mamzonoj, jup-zonoj kaj ruĝaj atlasaj ŝuoj. Analizinte tion, ĉinaj arkeologoj konkludis, ke en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero oni komercis entrepreni bredadon de silkraŭpoj almenaŭ en la 3-5-a jc, kiam ĉina silko senĉese transportiĝis okcidenten. Antaŭ la unua jarcento eŭropanojn, kiuj neniam vidis silkan produktadon, tiklis interesaj rakontoj pri silka produktado. Iuj diris: "Silko kreskas sur arboj. Oni prenas ĝin de sur la arboj, trempas ĝin en akvo, antaŭ ol fari silkaĵon." Aliaj diris, ke la silkraŭpoj similas al araneoj, kiuj ŝpinas reton sub arboj. Araneoj havas ok krurojn, kaj ankaŭ la silkraupoj tiom da kruroj. Estis ankaŭ aserto, ke silko kreskas el la tero... Poste eŭropanoj veturis al Ĉinio kaj de ĝi transportis silkon al Eŭropo. Eble ĝuste tio akcelis la disvolviĝon de la silka produktado en la regiono. Tamen pro klimata ŝanĝiĝo la tiea silkraŭpa produktado ne daŭris plue.
En la vilaĝo Huangcaoying sub Jiayuguan-distrikto ni vidis tri maljunajn morusarbojn. Vilaĝanoj diris: "Ĉe ni restas nur tiuj tri maljunaj arboj. Ili vivis jam plurajn jarcentojn. Ni ne estas certaj, en kiu dinastio ili estis plantitaj. Junie kaj julie ili donas abundajn fruktojn..."
Antaŭe la vilaĝo estis garnizonejo kaj multaj vilaĝanoj estas posteuloj de la terkulturantoj-garnizonantoj.