• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-15 16:05:29    
Monda Poŝta Tago (foto)

cri

La 9-an de oktobro de 1874, reprezentantoj de 22 landoj subskribis la unuan internacian poŝtan konvencion "Berna Konvencio", la Ĝenerala Poŝta Unio tiel naskiĝis. Ĉar pli kaj pli multe da landoj aliĝis al la unio, en la jaro 1878, Ĝenerala Poŝta Unio oficiale ŝanĝis sian nomon al Universala Poŝta Unio, kaj ĝi fariĝis faka instanco de UN en 1948. Momore al fondiĝo de la Universala Poŝta Unio, en la jaro 1969, okazis la 16-a kongreso de la Universala Poŝta Unio, kaj oni aprobis rezolucion, kiu difinis la 9-an de oktobro kiel tagon de Universala Poŝta Tago. En 1984, la 19-a kongreso de Universala Poŝta Unio, kiu okazis en Hamburgo de Germanio, aprobis alian rezolucion, kaj ŝanĝis la tagon de Universala Poŝta Unio al Monda Poŝta Tago.

Establo de Monda Poŝta Tago celas propagandi al la respondecaj instancoj de diversaj membrolandoj kaj al la vasta publiko la gravan rolon de poŝto en kultura, ekonomia kaj socia disvolviĝo de diversaj landoj, kaj laboron kaj atingon de Universala Poŝta Unio, por akceli disvolviĝon de la poŝta entrepreno en la tuta mondo. Ekde la jaro 1981, la plenuma konsilantaro de Universala Poŝta Unio difinas ĉeftemon por la Monda Poŝta Tago ĉiujare. Ekde 1988, oni difinas ĉeftemon en ĉiu tria jaro. La ĉeftemo de 1997 ĝis 1999 estas "Unu mondo, unu poŝta reto". La ĉeftemo de 2001 ĝis 2003 estas "Poŝto helpas al vi disvastigi novan mondon". La ĉeftemo de 2004 estas "Konsidero ĉe miloj da familioj, konfido ĉe la tuta mondo".

Nuntempe, la Universala Poŝta Unio havas 190 membrojn (ĝis septembro de 2004). Ĉinio aliĝis al la unio en la jaro 1914. De la 23-a de aŭgusto ĝis la 15-a de septembro de 1999, Ĉinio sukcese okazigis la 22-an kongreson de la Universala Poŝta Unio. En la 23-a kongreso de la Universala Poŝta Unio, kiu okazis en Bukareŝto de Rumanio de la 15-a de septembro ĝis la 5-a de oktobro de 2004, la kandidato Huang Guozhong, rekomendita de la ĉina registaro, estis elektita kiel vicestro de la internacia buroo de la Universala Poŝta Unio. Tio estas la unua fojo, ke kandidato de Ĉinio kaj eĉ de la Azi-Pacifika regiono estis elektita al altranga gvida posteno de tiu faka instanco de UN.

La poŝta entrepreno koncernas milionojn da familioj, kaj ligas diversajn regionojn de la tuta mondo. Ĝi ludas gravan rolon por akceli disvolviĝon de politiko, ekonomio, scienco kaj tekniko, kulturo, eduko kaj aliaj aferoj de la homara socio.