• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-18 15:42:24    
Juna patrino kaj ŝiaj naŭ infanoj en la Infana Vilaĝo (2)

cri
La komencaj monatoj por ŝi estis provado. Tiam ŝi prizorgis tri orfojn ĵus venintajn. Ŝi diris, kiam ŝi eklaboris tie, la infanoj parolis ĉiam en loka dialekto, ili tre malfacile interkomunikiĝis, kaj ofte ili komprenis unu la alian tute per gesto. Kiam ŝi ekvidis tiujn infanojn, kun malpuraj kaj ĉifonaj vestoj, fendetoj sur la vizaĝo, ilia stato vekis ŝian profundan simpation. Ŝi tuj portis ilin al bano. Eble tiuj infanoj havis singardemon al nekonatoj pro perdo de siaj gepatroj, kiam Deqing-zhuoga banis ilin, kiuj ploris, koleris, kaj eĉ frapis ŝin per brako. En tiuj tagoj ŝi iom post iom komprenis esencon de la laboro, kaj ankaŭ spertis lacecon kaj malfacilon kiel "patrino". Iam ŝi ĉagreniĝis, kaj deziris forlasi la laboron, tamen kiam ŝi vidis iliajn naivajn vizaĝojn kaj okulojn kun pleno de sopiro, tuj naskiĝis en ŝi patrina amo, kiu inspiris ŝin plue servi kiel la patrino. Kvar jaroj pasis, pli kaj pli multaj infanoj enloĝiĝas en la Infanan Vilaĝon, kaj ankaŭ al ŝia familio venis novaj membroj el malsamaj regionoj. Nun Deqing-zhuoga kaj naŭ infanoj kune vivas en granda kaj harmonia familio. Kiam ni babilis kun ŝi, knabo ofte verŝis teon en niajn glasojn. Tiu knabo estis alta kaj tre aminda. Deqing-zhuoga diris al ni, ke la knabo ĝuste estas tiu, kiu frapis ŝin per brako, kiam ŝi banis lin, nun li estas la plej fervora infano. Ŝi diris, ke tiu knabo nomiĝas Renqing-duoji, kvankam antaŭe li estis tre obstina, tamen nun li intime rilatas kun ŝi. Deqing-zhuoga diris, "Fakte li estas tre fervora knabo kaj intime traktas kun mi. Iam mi malvarmumiĝis, kaj kuŝis sur sofo, kun malvarma ŝvito. Reveninte de lernejo li tuj ŝanĝis kapkusenon kaj verŝis trinkakvon por mi, kaj lavis miajn piedojn. Ĝuste en tiu vespero, kiam la aliaj jam endormiĝis, li demandis min pri mia stato en ĉiu horo". Deqing-zhuoga diris, ke kvankam la laboro estas laciga kaj peniga, tamen rigardante ilian sanan kreskadon ŝi ankoraŭ multe ĝojas. En ŝia ĉambro ni trovis, ke sur ĉirkaŭaj muroj estas multaj bildoj pentritaj de la infanoj. Sur ĉiuj bildoj estas vortoj skribitaj de ili "Ĝojan naskiĝtagon al panjo". Deqing-zhuoga diris al ni, ke tiuj zorgemaj infanoj persone faris la bildojn por celebri ŝian naskiĝtagon. Ŝi diris, ke matene de ŝia naskiĝtago ĉiuj infanoj pretigis donacaĵon por ŝi, eĉ la plej juna infano diris al ŝi "Ĝojan naskiĝtagon al panjo". Parolante pri tio, Deqing-zhuoga multe emociiĝis kun larmo en siaj okuloj. Por testi la amon de tiuj infanoj al la juna patrino, kolektinte la infanojn ni demandis ilin, kia tago estas hodiaŭ? La infanoj tuj respondis, "Hodiaŭ estas festo de nia panjo." Ili pozitive postulis sonregistradon por tio, ke ili deziris prezenti kantojn, dediĉe al sia plej aminda panjo.

Aŭskultante naivan kantadon de la infanoj, ni multe emociiĝis. La juna patrino zorgas kaj instruas la naŭ infanojn, verŝante tutajn amon kaj energion sur ilin. De ŝi ni trovis grandan patrinan amon, kaj ankaŭ sinceran rekompencon de la infanoj al tiu amo. Karaj amikoj! Ni benu la junan patrinon Deqing-zhuoga kaj ĉiujn patrinojn de la Infana Vilaĝo, kaj kore deziru, ke la infanoj sane kresku!