• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-18 15:49:55    
Ĉina fama intelektulo Jiang Linchang

cri

Karaj retlegantoj, en esplora kampo pri ĉina antikva historio, vicestro de Ĉina Akademia Instituto sinjoro Jiang Linchang estas fama intelektulo. Jiang Linchang pli ol 40-jara estas fama intelektulo en ĉina historia rondo. Diplomiĝinte en 1981, li kiel instruisto laboris en kampara mezlernejo por 5 jaroj. Poste li sukcesis en eniriga ekzameno de Zhejiang-a Universitato por diligente studi akademian rangon de magistro kaj doktoro kaj petis instruadon de sinjoro Jiang Liangfu. Sinjoro Jiang Liangfu estas ĉina fama intelektulo kaj havas elstaran atingon en historio kaj literaturo. Cetere li ankaŭ estas aŭtoritatulo en esplora rondo de "Chu Ci" (Poemoj de la regno Chu – plejparte de Qu Yuan 340 a.K.—278 a.K.). Dank' al severa instruado, dum 6 jaroj, Jiang Linchang firmigis sian bazon de la ĉina kulturo. Poste li laboris en Yantai-a Universitato.

En 1996, Jiang Linchang venis al instituto pri historio sub la Ĉina Sociologia Akademio kaj sekvis faman historiiston sinjoro Li Xueqin fari esploron. Tiujare funkciis grava akademia-esplora programo "inĝenieriaĵo por dividi la dinastiojn Xia, Shang kaj Zhou". La inĝenieriaĵo estas alte atentata de la ĉina registaro. La rekta celo de la inĝenieriaĵo estas tio, ke oni klare konu konkretan eraon de la fruaj 3 dinastioj de la ĉina civilizacia historio. Jiang Linchang kiel akademia sekretario partoprenis en la inĝenieriaĵo, tio fariĝis nova startpunkto de lia akademia kariero. Li diris:

"Estas rare, ke mi lernas multe en la inĝenieriaĵo. Trajto de la "inĝenieriaĵo por dividi la dinastiojn Xia, Shang kaj Zhou" kuŝas ĉefe en kolektiĝo de diversaj fakoj, kiaj historio, arkeologio, paleografio, astronomio kaj aliaj. Ĉinaj koncernaj unuaklasaj fakuloj estis absorbitaj. Dank' al la inĝenieriaĵo, mi havas bonŝancon partopreni en ĉiu akademia simpozio. Tio estas bona leciono por mi. Tial mi alte taksas la spertaĵon"

Jiang Linchang diris, ke konservative dirite, la ĉina civilizacio originis antaŭ 5 000 jaroj, tamen pro limigo de objektiva historia referenco, ne troviĝas eksplicita noto pri historio de la fruaj 2 000 jaroj. Post 5-jara klopodado, la "inĝenieriaĵo por dividi la dinastiojn Xia, Shang kaj Zhou" prezentis procezan raporton. La raporto estas la plej bona rezulto plenumita en la nuna periodo, tamen ĝi ne estas finfina rezulto. Jiang Linchang diris, ke sekve de apero de nova arkeologia materialo kaj aldono de nova esplora rimedo, rezulto de la inĝenieriaĵo povos esti korektata. Ankaŭ restas kelkaj problemoj, kiuj bezonas esti solvata en la estonteco.