• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-18 17:00:05    
Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj ĝiaj ĉefaj kunlaboraj meĥanismoj

cri

Antaŭformo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas Sud-Azia Ligo, establita de Malajzio, Filipinoj kaj Tajlando en Bankoko la 31-an de julio de la jaro 1961. La 7-an kaj la 8-an de aŭgusto de 1967, la ministroj pri eksteraj aferoj de Indonezio, Singapuro, Tajlando kaj Filipinoj, kaj vicĉefministro de Malajzio okazigis konferencon en Bankoko de Tajlando, publikigis "Deklaron pri establiĝo de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj", nome "Bankokan deklaron", kaj oficiale deklaris establon de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. De pli ol 30 jaroj post la establiĝo, Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pli kaj pli fariĝis politika, ekonomia kaj sekureca unuiĝinta kunlabora organizo de la sud-azia regiono kun bazo de ekonomia kunlaboro, kaj establiĝis serio da kunlaboraj meĥanismoj.

Krom la kvin iniciatintaj membrolandoj, nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro kaj Tajlando, post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, Brunejo (1984), Vjetnamio (1995), Laoso (1997), Birmo (1997) kaj Kamboĝo (1999) sinsekve aliĝis al tiu organizo. Tio multigis nombron de la membrolandoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj de 5 komence ĝis 10 nuntempe. La totala areo de la 10 membrolandoj de la asocio estas 4,5 milionoj da kvadrataj kilometroj, kaj nombro de ĝiaj loĝantoj estas ĉirkaŭ 530 milionoj (1998). La observanta lando estas Papuo-Novgvineo. 10 dialogaj partneroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas Aŭstralio, Kanado, Ĉinio, Eŭropa Unio, Hindio, Japanio, Nov-Zelando, Rusio, Korea Respubliko kaj Usono.

Celo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas kun egala kaj kunlabora spirito komune klopodi por akceli ekonomian kreskadon, socian progreson kaj kulturan disvolviĝon de la regiono; pliigi pacon kaj stabilecon de la regiono sekvante justecon, kriterion pri interlandaj rilatoj kaj "Ĉarton de UN"; kaj fari kompaktan kaj interutilan kunlaboradon kun internaciaj kaj regionaj organizoj.

La ĉefaj instancoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas pinta konferenco, konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj, konstanta komitato, konferenco de ministroj pri ekonomio, konferenco de aliaj ministroj, sekretariejo, speciala komitato, kaj popola kaj duon-oficiala instanco. La pinta konferenco estas la plej alta decida instanco de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj okazas ĉiujare ekde la jaro 1995, kaj jam fariĝis la plej ĉefa meĥanismo, per kiu la membrolandoj de la asocio diskutas pri regiona kunlaborado. Diversaj membrolandoj alterne servas kiel prezidanta lando. La konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj estas instanco, kiu ellaboras bazajn politikojn de la Asocio pri Sudorient-Aziaj Landoj. Ĝi okazas ĉiujare alterne en diversaj membrolandoj. La konstanta komitata diskutas ĉefe pri diplomatia politiko de la asocio, kaj efektivigas la konkretajn kunlaborajn projektojn. La sekretariejo establiĝis en Ĝakarto, kaj eldonas "Raporton de konstanta komitato de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj", "Informilon de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj", kaj aliajn revuojn.