• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-19 15:23:39    
Esploranto sinjoro Jiang Linchang

cri

La studado kaj esplorado estas penigaj kaj ŝvitigaj, tamen Jiang Linchang dronis en ĝojego. Li servas kiel vic-estro de Ĉina Akademia Instituto kaj vic-estro de Yantai-a Universitato, li ankaŭ estas vic-estro de Konstanta Komitato de Popola Kongreso de la urbo Yantai. Okupiĝante kaj pri administra laboro kaj akademia esploro, li apenaŭ havas liberan tempon kaj eĉ ne povas ferii ĉu sabate, ĉu dimanĉe ĉu en festo. Malgraŭ tio, li estas plena de entuziasmo al sia laboro. Li diris:

"Ajna intelektulo devas ŝviti super peniga laboro. Laŭ mi, reala intelektulo unue estas pensulo kaj havas devokonscion pri la historia misio. Feliĉe mi elektis la fakon kaj faras esploron pri la ĉina antikva kulturo kaj historio. La ĉina civilizacia historio estas karakteriza en la monda civilizacia historio kaj tio fierigas ĉinojn. Nombro de ĉinaj loĝantoj okupas kvaronon de monda tuta hom-nombro. Klara kono pri la ĉina antikva civilizacio helpas al ni teni regulecon de evolua formo de la monda civilizacio."

Nun Jiang Linchang faras esploron pri du flankoj, la unua estas pri ĉina akademia historio kaj la dua estas pri ĉina pratempa historio. Li diris, ke kvankam nun en la socio ardas okupiĝado pri ekonomio kaj interreto, kompare kun tio, esploro pri filozofio kaj sociologio ne estas alte atentataj pro tio, ke ili ne povas tuj naski ekonomian efikecon, tamen filozofio kaj sociologio, precipe historio estas bazo de la nacio. Kiel intelektulo, li feliĉe vivas en la nuna tempo. Jiang Linchang diris:

"Historiajn dokumentojn kaj materialojn elfositajn subtere, ĉion kio nevideblas de intelektuloj Guo Moruo, Sima Qian kaj aliaj, ni vidas. Tial ni povas plenumi aferon, kiun antaŭuloj ne povis fari. Tio ne signifas, ke ni havas tiel altan nivelon, ĝuste pro tio, ke trafante bonŝancon, ni havas novan materialon kaj surbaze de esploro fare de antaŭuloj, ni povas solvi multajn problemojn pri la pratempa historio."

Nun Jiang Linchang jam eldonis verkojn, kiaj "Chu Ci kaj La Pratempa Historio", "Nova Esploro pri Civilizacio de Dinastioj Xia, Shang kaj Zhou" kaj aliaj. Baldaŭ ankaŭ eldoniĝos tri disertaciaroj "Arkeologia Eltrovo kaj Nova Konfirmo de Ĉina Pratempa Civilizacia Historio", "Arkeologia Eltrovo kaj Nova Konfirmo de Ĉina Pratempa Akademia Historio" kaj "Arkeologia Eltrovo kaj Nova Konfirmo de Ĉina Pratempa Literatura Historio". Tame laŭ Jiang Linchang, tio estas nemenciinda. Li diris:

"Mi pensis, ke mi ankoraŭ estas lernanto. Mi eterne dankas miajn du instruistojn, sinjoro Jiang Liangfu kaj sinjoro Li Xueqin. Gvidate de tiuj du majstroj, unuflanke influate de akademio kaj aliflanke de personeco, mi profitis de ili. Estas feliĉe, ke aperis multaj arkeologaj materialoj. Tial mi iras laŭ la vojo ĝis eterne kaj deziras bone fari trejnadon al miaj lernantoj, almenaŭ per tio, ke la spirito de la ĉina tradicia kulturo estu heredata de generacio al generacio.