• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-19 17:03:34    
Fama urbo Kantono en suda Ĉinio

cri
La urbo Kantono en la suda landparto de Ĉinio estas konata historia urbo kaj turisma vizitindejo. De la lastaj jaroj, Kantono konata kiel Flora Urbo kaj Spika Urbo ĉiujare altiras al si multe da en- kaj ekster-landaj turistoj. Hodiaŭ ni kune vojaĝu tien por rigardi tiun faman urbon. Parolante pri Kantono, unue bonvole aŭskultu konigon fare de ĉiĉerono fraŭlino Ye Jie'e el la Kantona Internacia Turisma Servo. Ŝi diris:

"Kantono estas la ĉefurbo de la provinco Guangdong en nia suda landparto. La historia kulturo, naturaj kaj kulturaj vidindaĵoj, manĝaĵoj kaj komercaĵoj de Kantono konsistigas ĉefan enhavon de la turisma afero de Kantono. Dank' al la natur-dotita bela medio, aparte karakterizaj sud-ĉiniaj pejzaĝoj, longedaŭra historia kulturo, multe da famaj vizitindejoj kaj antikvaj ruinoj, enhavo-riĉaj amuzaj programeroj kaj ankaŭ la evoluintaj komercaj kaj turismaj servoj, Kantono fariĝis unu el la gravaj turismaj urboj de Ĉinio."

La vortoj de fraŭlino Ye skizis la trajton de la turismaj profitfontoj de Kantono. Parolante pri la urba historio de Kantono, ni ekmemoris legendon pri deveno de la urbo.

La legendo diras, ke en la pra-a antikveco, foje kvin feoj, rajdante sur kvin feaj kaproj, alveturis de maro. Disĵetante la kvin-kolorajn riz-spikojn sur la teron, ili unuvoĉe benis: "Ne estiĝu malsateco ĉi tie por ĉiam!" Tiu bela mito cirkuladas generacion al generacio dum pli ol 3 mil jaroj. Ĝis nun, la giganta pieda spuro de la feoj klare videblas sur roko ĉe bordo de la Perla Rivero. Kaj estante la urba emblemo de Kantono, la Kvin-kapra Statuo majeste staras sur zenito de la montaro Yuexiu de Kantono, kaj ŝajnas, ke ĝi rakontas tiun ĉarman legendon al sennombraj turistoj.

Eble malofte troveblas tia urbo kia Kantono kun tiel multaj kromnomoj, ekzemple kapra urbo, spika urbo, flora urbo… Kaj ĉiu nomo entenas multajn belajn rakontojn pri tiu urbo. Fakte la urbo Kantono similas al mondo de floroj. En suno-brila marto, ekfloras la ruĝa kapoko, la urba simbola floro de Kantono. Ĝiaj petaloj fajre brilas sub la printempa suno, kaj sur la balkono kaj en la korto de ĉiuj familioj koketas diverskoloraj floroj ebriige aromantaj. Ornamate de tiuj freŝaj kreskaĵoj, Kantono aspektas ankoraŭ pli viglecplene kaj ĉarme. Kantono distingiĝas inter la ĉinaj urboj pro la ricevitaj honoroj, ekzemple ĝi estas unu el la unua nombro da famaj historiaj kaj kulturaj urboj titolitaj de la ŝtato, ankaŭ unu el la eminentaj turismaj urboj de Ĉinio. En la jaro 2001, ĝi estis taksita de Internacia Ĝardenista Asocio kiel internacia ĝardena urbo, poste en la jaro 2003, la familia templo Guangyu de la vilaĝo Qiangang de Kantono gajnis la ĉampionecon en la konkurso pri protektado de kulturaj heredaĵoj organizita de Unesko.

En Kantono troviĝas multe da miljare antikvaj temploj, ĝardenoj kaj lernejoj, videblas ankaŭ nemalmultaj gotikaj kaj islamstilaj domegoj, belfridoj kaj preĝejoj. En tiu ĉi urbo konserviĝas ne nur famaj poemoj de konataj antikvuloj Han Yu, Su Shi, Wen Tianxiang kaj aliaj, sed ankaŭ spuroj de famaj misiisto Matteo Ricci kaj vojaĝisto Marco Polo de Italio. De la dinastio Tang (618 – 907), Kantono ĉiam estas unu el la plej grandaj havenoj de Ĉinio, tien svarmas ŝipoj el diversaj mondpartoj.