• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-19 17:30:15    
Primi-nacieco kun antikvaj trajto (1)

cri
En la norda montregiono de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, loĝas primioj, unu el ĉinaj naciminoritatoj. Primi-nacieco havas preskaŭ 30 mil loĝantojn, kiuj kune loĝas ĉefe en Lanping-aj Bai-nacieca kaj Primi-nacieca Aŭtonoma Gubernio. Iliaj prapatroj iam loĝis sur stepo de la nordokcidenta parto de Ĉinio, kaj vivis nomadismon. En ĉirkaŭ la 13-a jarcento ili migris al tie kaj fikse loĝas. Pli ol 700 jaroj pasis, primioj naskiĝas generacio post generacio. Iliaj muziko, lingvo kaj folkloro ĉiam montras siajn apartajn trajtojn.

Yan Lianjun naskiĝis en fiksloĝejo de la primioj en la provinco Yunnan. Diplomiĝinte de universitato li laboras en Pekino, tamen li ankoraŭ pasie alkroĉiĝas al la hejmloko kaj la nacieca kulturo. Same kiel aliaj primiaj junuloj sinjoro Yan multe ŝatas sian naciecan muzikon. Li montris al raportistoj bambufluton faritan de li. Lia mirinda ludo kvazaŭ alportis nin al la primia vilaĝo inter montoj….

Yan Lianjun diris, ke Primi-nacieco estas rememorema, en multaj ĝiaj moroj oni facile trovis historiajn spurojn. Precipe junuloj multe ŝatas aŭskulti rakontadon pri historio fare de maljunuloj. Kanto, kiun vi ĵus aŭskultis, estas sonregistrita de Yan Lianjun, en ĝi maljunulo rakontis historion per kantado kaj rakontado. En kvieta vespero vilaĝanoj kutime kolektiĝis ĉirkaŭ fajrokavo kaj aŭskultis rakontadon de maljunuloj pri la longdistanca elmigrado fare de iliaj prapatroj. Kvankam la rakonton ili aŭskultis jam plurfoje, tamen ili ankoraŭ interesiĝas pri ĝi. Ĉar de la rakonto ili povas sperti penigan laboron de la prapatroj en la komenca periodo. Primiaj virinoj brodis ruĝan kurblinion sur la mezo de sia jupo, por esprimi karmemoron al la longdistanca marŝado de iliaj prapatroj. Tiu ruĝa kurblinio simbolas la migran vojlinion de la prapatroj. Laŭ legendo, post sia morto primioj serĉas la finan rezulton ankoraŭ laŭ tiu vojlinio.

Pro la koncepto, ke post sia morto la primioj revenos al sia hejmloko, iliaj funebraĵoj pleniĝas de remeroroj al la prapatroj. En la funebra ceremonio estas la programero "ŝafo", kiu estas tio, ke tiam la sorĉisto sciigis al la mortinto nomojn de la prapatroj, gvidis al la mortinto vojon reveni al la nordo, kaj samtempe oni altiris ŝafon por ke ĝi konduku la mortinton. Poste la sorĉisto kantis "Voj-direktan sutron" por la mortinto. La sutro diras, "Rapidigu preparadon! Tiu ŝafo kondukos vin al la nordo, kie niaj prapatroj loĝas." Primioj esprimis sian sopiron al la hejmloko per aparta funebra ceremonio. Iliaj multaj tradiciaĵoj montras karakterizon de la nacieco. Ekzemple, kiel posteuloj de nomadoj, kiam la infanoj estas 13-jaraj, ili devas akcepti adoltigan ceremonion. Sinjoro Yan Lianjun rakontis al ni sian sperton pri "la adoltiga ceremonio".