• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-19 17:30:55    
Bildeca Parko Qingming ĉe Bianhe-rivero

cri
En la pekina Muzeo de Imperiestra Palaco konserviĝas la trezora pentraĵo titolita: "Festo Qingming ĉe Bianhe-rivero". La pentraĵo kreita antaŭ pli ol 900 jaroj desegnis la prosperan komercadon kaj naturajn pejzaĝojn de Bianliang, la ĉefurbo de la dinastio Norda Song (960 – 1127). Nuntempe, en la urbo Kaifeng de la provinco Henan, nome la antikva ĉefurbo Bianliang, oni konstruis la parkon imite al la bildoj sur tiu fama pentraĵo. Jen estas la Parko Qingming ĉe Bianhe-rivero. En la ĉina lingvo, Qingming ĉi tie temas pri la Festo de Klaro kaj Brilo okazanta en la 5-a de aprilo ĉiujare. Nun ni kune vojaĝu al Kaifeng por rigardi tiun interesan parkon.

La Parko Qingming ĉe Bianhe-rivero situas en la norda parto de la urbo Kaifeng, areas je 33 hektaroj kaj ĝia akva areo atingis 30% de la totala parka areo. En la parko troviĝas pli ol 400 konstruaĵoj kun la arkitektura stilo de la dinastio Norda Song, kaj formis la plej grandan antikvecan ensemblon imitan al ensemblo de la dinastio Norda Song en la centra landparto.

Ĉiutage la Parko Qingming ĉe Bianhe-rivero malfermiĝas ĉiam en tiu melodio. Je la 9-a horo antaŭtagmeze, ekbruis ĉe la fronta pordo de la parko. Antaŭ du altaj pordturoj de la parko, kelkaj militĉevaloj orde viciĝas transverse, kaj la rajdantoj ĉiuj aspektas elegante kaj brave. Tamburistoj kun la leda kiraso tegita per kupraj kaj feraj pecoj surdige bruigas tamburojn. Lokanoj diris, ke per tio Kaifeng-anoj bonvenigas gastojn el malproksime.

Kiam la pordego de la Parko Qingming ĉe Bianhe-rivero estas lante malfermita, oni vidis antaŭ si la 6-metre altan statuon de antikva oldulo, jen estas kreinto de la pentraĵo "Festo Qingming ĉe Bianhe-rivero" – fama pentristo de la dinastio Norda Song s-ro Zhang Zeduan. La penetremaj okuloj de la oldulo rigardas foren, kvazaŭ li serĉus vidindaĵojn de la urbo Kaifeng. Li tenas en siaj manoj bildrulaĵon, kvazaŭ li volus prezenti al vizitantoj la de si pentritajn belajn pejzaĝojn de la urbo.

Sur la pentraĵo "Festo Qingming ĉe Bianhe-rivero", s-ro Zhang Zeduan priskribas la prosperan fenomenon de Kaifeng antaŭ centoj da jaroj, kaj aparte pentris la vigloplenan scenon de la doko. La tiama urbo havis evoluintan akvan sistemon, kaj Bianhe-rivero ja estis grava trafika kanalo de Kaifeng. Ĉiĉerono fraŭlino Zheng Juan diris:

"En la dinastio Norda Song, Kaifeng jam havis milionon kaj 600 milojn da loĝantoj. Aperis la artefarita kanalo Bianhe fluanta de norde suden. Ĝuste pro la trafika oportuneco de Bianhe, Kaifeng anstataŭis aliajn famajn urbojn Chang'an kaj Luoyang, kaj fariĝis la ĉefurbo de la dinastio Norda Song."

Antaŭe mi pensis, ke la imponaj bildoj sur la pentraĵo "Festo Qingming ĉe Bianhe-rivero" jam tute malaperis ĉi tie, tamen la parko samtitola kiel la pentraĵo donis al mi ĝojan surprizon. Starante sur la doko konstruita imite al tiu sur la pentraĵo, mi rigardis al la rivero kaj vidis spektaklan fenomenon: Komercaj ŝipoj kun altaj mastoj kaj blankaj veloj de la dinastio Norda Song veturas unu ĉe alia sur la rivero. Ili aŭ eldokiĝas plenŝarĝite per varoj aŭ enhaveniĝas por esti malŝarĝataj.