• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-19 19:18:25    
Ĉinaj urbetoj eksterlande (foto)

cri

Ĉina urbeto estas loko, kie koncentre loĝas ĉinaj elmigrintoj en aliaj landoj. Dank' al sia honesteco, diligenteco kaj saĝo, la ĉinaj elmigrintoj estas ŝatataj de civitanoj de la landoj, kie ili loĝas, kaj vivas pace kaj harmonie kun tieaj popolanoj kaj faras sian kontribuon al tiea ekonomia kaj socia disvolviĝo.

En multaj lokoj de la tuta mondo vidiĝas spuroj kaj figuroj de ĉinoj. Ili elmigris el Ĉinio kaj dissemis la ĉinan kulturon en aliaj landoj. La orienta civilizacio kuniĝas kun la okcidenta, ŝanĝiĝas kaj odoras apartan trajton.

En Azio, Aŭstralio, Europo, Norda Ameriko kaj aliaj lokoj de la mondo ĉie troviĝas ĉinaj urbetoj. Pro nostalgio elmigrintaj ĉinoj ofte vizitas la lokon, kie ili sentas ian konsolon. La ĉin-stilaj arkaĵoj, ĉevojaj standoj, fruktoj, manĝaĵoj produktitaj en Ĉinio kaj ĉin-stilaj restoracioj, ĉio estas tre intimaj por ili. En restoracio ili povas aĉeti bovlon da Guangdong-stilaj vermiĉeloj, kiuj rememorigas ilin pri la hejmloko. En Sichuan-stila restoracio la pikaj pladoj ofte ŝvitigas la klientojn sur la frunto, sed sentigas al ili dolĉon en la koro...

Tie oni povas manĝi preskaŭ ĉiujn ĉinajn manĝaĵojn kaj trovi famajn ĉinajn produktaĵojn. Tie estas aĉeteblaj ĉinlingvaj libroj eldonitaj de Ĉinio kaj Usono. Tie la ĉinaj elmigrintoj povas havi la ĉinan vivmanieron.

En mulaj grandaj kaj mezgrandaj urboj de Usono troviĝas diversgrandaj ĉinaj urbetoj, inter ili tiu de San-Francisko estas lonĝistoria kaj plej granda. Sole en la ĉina urbeto de San-Francisko vivas pli ol 200 mil ĉinoj, kiuj konsistigas duonon de la tieaj fremdlandanoj. Ĝi nun estas kultura aŭtonoma loko kun tipaj trajtoj de la ĉin-devenaj usonanoj. Ĉiujare en la sunperiodo Klaro kaj Brilo kaj la kvina de la kvina monato laŭ luna kalendaro tie okazas celebrado. La Printempa Festo (ĉina tradicia novjara festo) estas tre solena. Tiutage oni bruligas artfajraĵojn, krakigas petardojn kaj ludas dancojn de drako kaj leonoj. Tion ŝatas ankaŭ usonanoj. Tie la ĉin-stilaj konstruaĵoj formas originalan pejzaĝon en San-Francisko. Ne nur ĉinoj, sed ankaŭ usonanoj tre ŝatas la lokon.

La ĉina urbeto en Nov-Jorko estas malpli granda nur ol tiu en San-Francisko. En malnova ĉina kvartalo ĉe Manhattan koncentre loĝas ĉinoj. Antaŭe tie estis nur 2 stratoj, sed de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento tien venis pli kaj pli multe da ĉinoj kaj nun la kvartalo ampleksas jam 20 kvadratajn kilometrojn kun 30 stratoj larĝaj kaj mallarĝaj. Tie vivas proksimume 200 mil ĉinoj.

En multaj ĉinaj urbetoj troviĝas ĉin-stila arkaĵo. La arkaĵo de Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono, estis farita de Pekino kaj muntita en Vaŝingtono. Por fari tion Pekino kaj Vaŝingtono ĉiu elspezis milionon da usonaj dolaroj. Tiu arkaĵo estas tre impona. Nokte brilas ĉiuj ĝiaj lampoj, kiuj altiras al si multe da turistoj.

La ĉinaj elmigrintoj multe suferis antaŭ 100 jaroj, kiam ili unuafoje venis en Usonon. Tiam ili estis tre malriĉaj. Ili faris aŭ fizikan laboron aŭ servadon. Antaŭ la Dua Mondmilito en ĉinaj urbetoj de Usono la ĉinoj plejparte entreprenis vestolavejon, restoracion, butikojn de ĉiutagaj bezonaĵoj kaj malmultekostaj juveloj kaj antikvaĵoj. Vestolavado estas la plej malnova entrepreno en ĉinaj urbetoj kaj restoracio -- la dua granda industrio. En la 60-aj jaroj la tiea industrio atingis novan disvolviĝon. Escepte de vestolavado, kiu depresiis, restoracio, vestofarejo kaj butiko de ĉiutagaj bezonaĵoj fariĝis ĝiaj tri grandaj ekonomiaj subteniloj. Laŭ statistiko, en Usono nun funkcias pli ol 8 mil ĉin-stilaj restoracioj. Sole en San-Francisko estas 4 mil tiaj restoracioj kaj en Nov-Jorko 1.1 mil.

En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la ekonomio de ĉinaj elmigrintoj spertis historian transformiĝon. Ĝi ampleksas ne nur tradiciajn industriojn, sed ankaŭ bankojn, dombienan industrion kaj entreprenadon de valoraj juveloj. En 1981 sole en Nov-Jorko estis 3 bankoj investitaj de ĉinaj elmigrintoj, kiuj kreskis al 32 en 1987. En Kalifornio estas 70 bankoj investitaj de ĉinaj elmigrintoj. Ĉinaj elmigrintoj elvolvas sian talenton ankaŭ en maŝin-fabrikado, civila konstruado, elektrona kaj kemia industrioj. Laŭ statistiko, nun en Usono vivas 1.1 milionoj da ĉin-devenaj usonanoj, el kiuj 80 mil laboras sur scienc-teknologia kaj eduka kampoj. Usono havas 130 mil altnivelajn sciencistojn, kies kvarono estas ĉin-devenaj. En esplorado kaj fabrikado de komputiloj ĉinoj okupas gravan lokon. En la komputila esplor-centro de Usono laboras mil ĉinoj. En 1986 en la tuta mondo estis 200 grandegaj komputiloj, kies kvarono estis farita gvidate de ĉinaj sciencistoj.

Ĉin-devenaj intelektuloj faris grandan kontribuon en diversaj kampoj, kelkaj el ili ricevis Nobel-premion de fiziko kaj kemio. Sed ilia socia pozicio estis ne alta. De la 80-aj jaroj iuj malproksimvidaj ĉin-devenaj usonanoj kaj iliaj gravaj societoj celis politikan pozicion, iuj eĉ sukcesis fariĝi vicestro de ŝtato Delavario, kaj urbestro de Monterey Park, Kalifornio.

La historio jam turnis sian novan paĝon. Jam forpasis la epoko, kiam ĉinaj elmigrintoj estis multe ofenditaj, kaj ĉinaj urbetoj restas simbolo de aktivado de ĉinaj elmigrintoj kaj ĉinaj tradicioj. Nun multe da ĉin-devenaj usonanoj eliris el tiuj lokoj kaj disvolvas sian talenton sur diversaj sociaj kampoj.