• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-19 19:02:01    
Bandunga Konferenco estis konferenco kun profundaj signifoj

cri

De la 18-a ĝis la 24-a de aprilo de la jaro 1955, reprezentantoj de la registaroj de 29 landoj kaj regionoj okazigis la 1-an Azi-Afrikan Konferencon en Bandungo de Indonezio. Pakistana veterana diplomato, eksa ĉefministro Agha Shaan, kiel ĝenerala sekretario de la pakistana delegacio, ĉeestis al ĉi-foja konferenco. Je la alveno de la memoriga dato pri la 50-jariĝo de la Bandunga Konferenco, raportisto de Ĉina Radio Internacia venis al la hejmo de s-ro Agha Shaan en Islamabado kaj faris specialan intervjuon al li.

S-ro Agha Shaan jam estas pli-ol-80-jara, tamen liaj pensfadenoj ankoraŭ estas tre klaraj. Li diris, ke antaŭ la okazigo de la Bandunga Konferenco multaj aziaj kaj afrikaj landoj proklamis sendependiĝon unu post alia. Tiuj nove sendependiĝintaj landoj forte esperis unuiĝi kaj fari la saman voĉon en la internaciaj aferoj. Post serio da preparaj laboroj la 1-a Azi-Afrika Konferenco finfine inaŭguriĝis en Bandungo en la 18-a de aprilo, 1955.

S-ro Agha Shaan emfazis, ke la Bandunga Konferenco havas eksterordinarajn gravajn signifojn, ĉefe en du flankoj. Unuflanke, ĝi estis konferenco de aziaj kaj afrikaj landoj, unuafoje sen partopreno de koloniistaj landoj, reflektante la komunajn deziron kaj postulon de la aziaj kaj afrikaj popoloj kontraŭ imperiismo. Aliflanke, la Bandunga Konferenco estis la internacia scenejo, sur kiu la nova Ĉinio unuafoje sin prezentis. Li diris:

"Ĉeestante al la Bandunga Konferenco, Ĉina Popola Respubliko, post sia fondiĝo en 1949, unuafoje aperis en internacia konferenco. Per tio aliaj landoj komencis agnoski Ĉinion. Ĉina forpasinta ĉefministro Zhou Enlai gvidis la ĉinan delegacion, ĉeestis kaj faris parolon en la konferenco. Li eksplikis la ĉinajn diplomatiajn politikojn sur la bazo de la 5 principoj de paca kunekzisto, kio vekis fortan eĥon en la konferenco."

S-ro Agha Shaan montris, ke sub la komuna klopodado de Ĉinio kaj plejpartaj ĉeestantaj landoj, la Bandunga Konferenco pasigis la "Lastan Komunikon de Azi-Afrika Konferenco", kiu difinis la 10 principojn pri disvolvo de la internaciaj rilatoj. S-ro Agha Shaan opinias, ke tiuj 10 principoj metis bazon por diversaj landoj pace kunekzisti kaj fari amikajn kunlaborojn kaj eĉ nun havas grandan vivforton. Li diris:

"Malsamaj landoj havas siajn proprajn socisistemojn. Iu ajn lando devas solvi siajn internajn aferojn laŭ siaj propraj cirkonstancoj kaj la postuloj de la popolanoj, sen ekstera intervenado, solvi ĉiajn konfliktojn per paca intertraktado surbaze de la 5 principoj de paca kunekzisto kaj eviti militon."

S-ro Agha Shaan diris ankaŭ, ke la Bandunga Konferenco metis solidan bazon por Ĉinio kaj Pakistano disvolvi amikajn rilatojn. En la Bandunga Konferenco, tiamaj pakistana ĉefministro Mohammad Ali kaj ĉina ĉefministro Zhou Enlai faris intiman interparolon. Tio estis la unuafoja profunda kontaktiĝo inter la dulandaj gvidantoj.

S-ro Agha Shaan fine montris, ke oni devas starigi novan internacian ordon kun la bandunga spirito kiel bazo.