• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-20 17:11:29    
Nova registaro de Libano proklamis sian fondiĝon

cri

La 19-an de aprilo, post 3-taga intensa interkonsiliĝado la malgranda kabineto de Libano, kun Nagib Miqati kiel ĉefministro, oficiale proklamis sian fondiĝon, kaj tio kreis la novan rekordon de la plej rapida organizado de kabineto de 1989, kiam diversaj sektoj de Libano subskribis la Taif-an Interkonsenton. Diversaj rondoj de Libano ĝenerale opinias, ke la kabineto de Nagib Miqati estis produkto de reciproka kompromiso de diversaj politikaj fortoj de Libano. La fondiĝo de la nova kabineto utilas kvietigi la libanan politikan krizon daŭrantan pli ol du monatojn.

En la sama tago, post la interkonsiliĝado inter Nagib Miqati, libanaj prezidento Emile Lahoud kaj prezidanto de la Nacia Asembleo Nabih Barri, libana prezidento Emile Lahoud publikigis la prezidentan dekreton, proklamante, ke oficiale fondiĝis la kabineto de Nagib Miqati por anstataŭi la kabineton de Omr Karami, kiu kolektive proklamis demision en la 28-a de februaro de la kuranta jaro.

La nova kabineto de Libano konsistas el 14 membroj, malpli granda ol la lasta kabineto je 16 membroj. 3 malnovaj membroj de la lasta kabineto ankoraŭ okupas sian postenon en la nova kabineto. En la nova kabineto la forto inklina al Sirio kaj la opozicia partio respektive okupas duonon de la postenoj. Inter iuj gravaj postenoj de la kabineto, Elias Murr, parenco de Emile Lahoud, prenas la postenojn de vicĉefministro kaj ministro pri nacidefendo, Mahmoud Hamoud restas kiel ministro pri eksteraj aferoj kaj Hassan al-Sabei prenas la oficon de ministro pri internaj aferoj.

Post la fondiĝo de la nova kabineto, Nagib Miqati diris en raportista akcepto, ke ĉiuj membroj de la nova kabineto ne partoprenos en la elektado de la Nacia Asembleo okazonta en majo de la kuranta jaro. Li esprimis sian esperon, ke la Nacia Asembleo sankcios la novan registaron, por ke ĉi lasta kiel eble plej frue komencu la preparajn laborojn por la elektado de la Nacia Asembleo. Li samtempe apelaciis, ke diversaj politikaj fortoj de Libano kune klopodu kaj kunlaboru, por ke la nova registaro plenumu la mision de elektado de la Nacia Asembleo.

Ankaŭ ministro pri eksteraj aferoj Mahmoud Hamoud ĉeestis al la raportista akcepto. Li reasertis, ke la nova registaro de Libano kunlaboros kun la internacia socio en enketado de la vera fakto pri murdo al la libana eksa ĉefministro Rafiki al-Hariri.

Por la malgranda kabineto de Nagib Miqati, la opozicia partio ĝenerale tenas bonvenigan sintenon. Ili ĝenerale esprimis, ke la nova kabineto estas "akceptebla".

La konsisto de la nova kabineto ankoraŭ bezonas aprobon de la libana Nacia Asembleo. Por tio la nova kabineto decidis okazigi sian unuan kabinetan kunvenon en la 20-a de aprilo por fondi komitaton, kiu respondecos pri skizo de la politikaj programoj de la registaro.