• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-20 17:13:36    
Blankkapa gruo kaj nigrakola gruo (foto)

cri

La blankkapa gruo (Grus monacha) el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de gruedoj vivas en la orientaparto de la paleoarkta regiono, generas en Siberio de Sovetunio kaj Hejlongĝjang-baseno de la Nordoriento de Ĉinio kaj travintras en Hindio, Japanio, Koreio, Bangladeŝo kaj la malsupra baseno de Jangzi-rivero de Ĉinio. Ĝi estas kovrita plejparte de grizaj plumoj, escepte de la blankaj plumoj ĉe la kapo kaj la supra kolo. Kaj ĝia ruĝa nudhaŭta frunto surhavas nigrajn lanugojn.

Dum travintrado la gruoj iras serĉi manĝaĵojn antaŭtagmeze kaj ripozas ĉe malprofunda lago tagmeze. Serĉante manĝaĵojn, ili aktivadas kun familio kiel unuo kaj tenas certan distancon inter familioj. Ĉiu familio konsistas el du, tri aŭ kvar membroj, sed la nombro de familio el gepatroj kaj unu ido konsistigas 57,1% de la totala nombro de la familioj. Ili serĉas manĝaĵojn en interspaco de 15-20 kilometroj, kie ofte troviĝas blanknukaj gruoj, cikonioj kaj ardeoj, tamen ili ne aktivadas kune kun ili. La blankkapaj gruoj manĝas ĉefe radikojn kaj tigojn de sovaĝa apio (Vallisneria spiralis), kaj ankaŭ radikojn, tigojn, fruktojn kaj burĝonojn de musko, poligono (Polygonum lapathifolium) kaj malajaj lagherbaĉoj (Potamogeton malaianus). Antaŭ noktiĝo ili flugas al sia tranoktejo sur altaĵo, kie ili kolektiĝas en granda grupo. Spritaj kaj atentemaj ili ofte havas siajn gardostarantojn, kiuj donas signalon, kiam ili vidas lumon aŭ estas timigitaj. La blankkapa gruo estas facile bredebla, sed malfacile fekundigebla. La virgruo krias per unusilaba sono, iom levante siajn flugilojn, sed la gruino per dusilaba sono, iom delikata kaj obtuza. La kriado similas al tiu de la ruĝverta gruo. La du ovoj demetitaj de la gruino estas kune kovataj de la gegruoj, kaj la kovado daŭras 28 tagojn. La du ĵus eloviĝintaj gruidoj en sama nesto ofte interbatalas, kaj ĉiam la pli malforta el ili mortas en la batalo, tial restas nur unu viva, se ili ne estas apartigitaj post sia eloviĝo.

                            

La nigrakola gruo (Grus nigricollis) el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de gruedoj estas rara speco propra al Ĉinio, kiu videblas nur en Tibeto, Ĉinghaj, Siĉŭan, Junnan kaj Gujĝoŭ. Ĝi longas 1,2 metrojn kaj pezas pli ol 6 kilogramojn. Ilia aspekto ne estas rava, sed eleganta. Escepte de la nigraj plumoj ĉe la kapo, kolo, vosto kaj la malantaŭaj partoj de la flugiloj, la gruo estas kovrita de grizblankaj plumoj. Kvankam la plumkoloro kaj vivloko de la nigrakola gruo estas tute malsamaj ol tiuj de la ruĝverta gruo, tamen ili havas multajn trajtojn komunajn: ili havas ruĝan verton, kiu ĉe la nigrakola gruo estas ne klare rimarkebla pro la kovrado de la nigraj plumoj; iliaj krio kaj pozo tenata dum kriado estas tre similaj, nur la nigrakolaj gruoj, ĉu maskla, ĉu femala, ĉiuj ne levas siajn flugilojn dum la kriado; kaj krome la ovokovado de la du-specaj gruoj bezonas 31-33 tagojn. La gruoj de la du malsamaj specoj povas libere pariĝi inter si kaj generi idojn, se ili estas mikse bredataj. La nigrakolaj gruoj vivas sur montoj 2 500 - 5 000 metrojn super la marnivelo. Ili manĝas ĉefe sovaĝajn herbojn kaj semojn en marĉoj, kaj ege amzorgas siajn idojn. Kiam ajn kaj kie ajn ili kaptas muŝojn, abelojn kaj formikojn, ili certe reportas ilin hejmen por nutri siajn idojn. Se aglo kaj vulturo atakas ilin, ĉi tiuj kune batalas brave por protekti la idojn.