• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-20 21:08:01    
Kantono, Paradizo de Vivo

cri
En la muzeo de la urbo Kantono rezerviĝas la granda kvanto da antikvaj relikvoj, kiuj rakontas la enhavoriĉan historian kulturon de Kantono. Kaj en la mistera maŭzoleo de la reĝo Nanyue konstruita antaŭ 2 100 jaroj, pli ol mil raraj trezoroj el oro, arĝento, jado, perlo kaj eburo manifestas ĝian brilan tradician arton en la antikva tempo.

En la urba centro de Kantono troviĝas la pitoreskejo de la monto Blanka Nubo areanta je 30 kvadrataj kilometroj. En la pitoreskejo la verdiga proporcio superas 95%, antikvaj arboj skrapas la ĉielon, kaj la verda monto, travideble klara akvofluo, belaj birdoj kaj pompaj floroj ĉiuj ravas turistojn. Sur la pinto de la monto Blanka Nubo, oni povas havi la panoramon de famaj vidindejoj de Kantono: la Kvin-kapra Statuo, Kvin-fea Templo, Templo Guangta, Monumento de Sun Jatsen ktp. Kaj ĉiu vidindaĵo montras apartan ĉarmon de Kantono, rakontas ĝiajn gloran historion kaj brilan nuntempon.

Karaj amikoj, nun ni nin turnu al la populara vivo de Kantono. Aŭdiĝas la bruo el te-trinkejoj de la urbo. Orelplaĉa melodio de loka opero kaj abundaj frandaĵoj formas alian okulfrapan pejzaĝon de la te-trinkejoj en Kantono, kaj kantonaj manĝaĵoj estas vaste konataj en nia lando. Kantono estas gastronomia metropolo kaj lulilo de la fama plada sistemo Yue. La restoracioj kaj diversspecaj frandaĵoj modernaj kaj tradiciaj estas aparte allogaj por turistoj en- kaj ekster-landaj. Krom la tradiciaj pladoj, en Kantono furoras ankaŭ pladoj de Japanio, Korea Respubliko, Vjetnamio, Tajlando, Hindio, Italio kaj aliaj landoj. Freŝaj markreskaĵoj, delikataj desertoj, diversaj manĝetoj, guangdong-stilaj kukoj kaj konfitaĵoj… ĉio ĉi estas tre ĝuindaj.

Krom sin satigi per diversaj frandaĵoj en Kantono, turistoj ankaŭ povas sin kontentigi per aĉetado en la urbo. Karaj aŭskultantoj, ĵus aŭdiĝis la bruo registrita sur la Komerca Piedira Strato de Kantono. Ĉi tie ĉiam vidiĝas granda homamaso. Kantono estas evoluinta en la malpeza industrio, kaj ĝiaj produktoj estas konataj en- kaj ekster-lande. En tiu ĉi "paradizo de aĉetado", abundas varoj el ĉiuj specoj, kun elegantaj fasonoj kaj malaltaj prezoj. En la urbo troviĝas pluraj stratoj, kie aĉeteblas tre karakterizaj varoj, ekzemple en vendejoj sur la strato Hualin, oni povas aĉeti jadaĵojn kaj palisandrajn meblojn, sur la strato Gaodi, vestojn kaj ĉiutagajn bezonaĵojn, sur la strato Wende, brikabrakojn, kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn, sur la strato Qingping, ĉinajn drogherbojn, kaj sur la strato Zhuangyuanfang, modajn furoraĵojn. Aparte menciindaj estas ankaŭ famaj metiartaĵoj de la urbo, kiaj ligna skulptaĵo, osta gravuraĵo, brodaĵo, jadaĵo, juvelo kaj miniatura pejzaĝo ktp. Ili ĉiuj estas tre aprecindaj kaj rezervindaj.

Maro de floroj, metropolo de frandaĵoj, haltejo de vojaĝantoj kaj paradizo de la vivo, jen estas la impreso donita de Kantono al turistoj.