• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-20 21:37:59    
Butikumado sur Strato de Popolaj Moroj en Parko Qingming ĉe Bianhe-rivero

cri
En la Parko Qingming ĉe Bianhe-rivero, preterpasinte la dokon, mi venis al la aparte karakteriza strato de popolaj moroj. Laŭ bildoj sur tiu fama pentraĵo, oni kondense reaperigis la popolan vivon de Kaifeng de antaŭ centoj da jaroj. La ĉiĉerono konigis:

"Sur tiu ĉi strato estas 15 popolaj metiejoj, el kiuj ĉiu vendas sian propran varon diferencan disde tiuj en aliaj metiejoj. Kaj menciinde estas, ke la metiartaĵoj ĉiuj estas farataj ĉeloke."

Kondukate de la ĉiĉerono, mi butikumis al tiuj vendejoj kaj trovis, ke ĉiu butiko areanta je ĉirkaŭ 20 kvadrataj metroj estas plenplena de varoj. La unua butiko vizitata de mi vendas tradician ruĝan nodon, kaj la butiko saturiĝis de diversaj nodoj grandaj kaj etaj. Sekvas butikoj respektive de vitraĵoj, lignaĵoj, broditaj ŝuoj ktp. Ĉiu butiko estas aranĝita antikvece kaj interese, kaj la mastro sin vestas per kostumo de la dinastio Norda Song. Ŝajnas al mi, ke mi min trovus antaŭ centoj da jaroj. En iu butiko mi aĉetis kombilon el la jujubarba ligno. Vendistino diris al mi, ke la jujubarba ligno estas fortika kaj daŭrema, simbolanta la eternan fidelecon. Do ĝi tre plaĉas al mi.

En la Parko Qingming ĉe Bianhe-rivero ĉie videblas reaperiĝo de kelkcentjara historio, de kampula muelilo, te-trinkejo, vin-drinkejo, viandejo ĝis templo, ombroteatraĵo, pupludejo, pasta skulptaĵo ktp. En iu butiko, oni vendas brodaĵojn el la kudra stilo Bianxiu. La brodaĵoj estas karakterizataj per klara stereografia efiko, plastika figuro kaj riĉaj specoj, havas altan aprecan kaj rezervan valoron. S-ro Bian Jun, oficisto de la parko, diris:

"La kudra stilo Bianxiu fakte estas la origino de la 4 famaj kudraj stiloj de la ĉinaj brodaĵoj, ĉar ĝi aperis plej frue. Sed nur en la dinastio Norda Song, ĝi havis sian titolon. Laŭdire, la lasta imperiestro de la dinastio ŝatis kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn, pro tio aperis tiam la fama brodejo Wenxiuyuan, kie 300 brodistinoj faris brodadon por la kortego. Post pereo de la dinastio, tiuj brodistinoj fuĝis al la suda landparto, kaj enkondukis tien la kudran stilon Bianxiu. En la komenca periodo de la dinastio Ming (1368 – 1644), tiu kudra stilo pli evoluadis kaj fariĝis la kudra stilo Suxiu, poste aperis ankaŭ la kudraj stiloj Xiangxiu kaj Yuexiu."

En la parko estas signa konstruaĵo – la pordo Shangshan. En la dinastio Norda Song, la pordo estis grava pasejo de Kaifeng kaj ankaŭ limlinio inter la urbo kaj la kamparo. Nun sur la pord-turo oni aranĝis ludadon de antikvaj muzikiloj, kaj ĉe la pordo ĉiutage okazas diversaj aktivadoj de komercistoj kaj turistoj.