• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-21 15:50:08    
Abunde kaj brile burĝonas ---La 3-a pekina internacia dramo-prezenta sezono funkcias en Pekino (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en la 8-a de aprilo, la 3-a pekina internacia dramo-prezenta sezono malfermis kurtenon kaj enhavoriĉaj dramo-programeroj sinsekve estis prezentataj en pekinaj diversaj scenejoj. Spektantoj amantaj dramon bonvenigas ekscitigajn kaj neforgeseblajn vesperojn unu post alia. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

"Karaj retlegantoj, nun vi aŭdas ĉelokan sonbendon de prezento "Casablanca" en la inaŭgura ceremonio. Dank' al alta kaj grandioza dekoracio, blindige brila lamplumo kaj ombro de la fera pagodo Eiffel, spektantoj ŝajne estas en Eŭropo kovrita de milito. Tiu melodio-dramo origine kreita de Usono estis adaptata laŭ usona klasika samtitola filmo en 1942. La dramo priskribas komplikan aman rakonton. La rakonto kun fono de la 2-a Monda Milito, rilatas al justeco kaj emocio, al kredo kaj amo kaj al konfido kaj perfido.

La dramo estas preskaŭ tute fidela al originale prezentita filmo, ne nur en aranĝo de personaro sed ankaŭ en instalo de detaloj, oni nur faris necesan reguligon por ke tio estu taŭga por prezento en scenejo. Humoro manifestita en la filmo per lingvo, movado, rigardo kaj situacio sin turnas al danca lingvo kun pli granda patoso en la melodio-dramo. Reĝisoro de la dramo John Clifford konigis:

"Dum prezento, ni utiligis laŭeblan faktoron, kiu povas manifesti la rakonton, inkluzive de kantoj kaj dancoj. Dancoj konsistas el ĵaza danco, frapa danco kaj aliaj diversspecaj dancoj. Cetere projekto de lamplumo helpas plifortigi dramigan efikecon de la prezento."

Pekina internacia dramo-prezenta sezono estas unu el la grandskalaj kulturaj aktivadoj en Pekino, nun ĝi jam du-foje sukcese funkciis kaj grande riĉigis kulturan vivon de pekinanoj. Laŭ konigo, en ĉi-foja dramo-prezenta sezono, pli multaj delikataj programeroj publikiĝas kaj dum 20-taga prezenta tagordo, 19 bonkvalitaj dramoj el Ĉinio kaj aliaj landoj sinsekve sursceniĝos en Pekino. Unu el la respondeculoj de gastiganto de la aktivado sinjoro Liao Ben emociite diris:

"La pekina internacia dramo-prezenta sezono funkciis je tri jaroj kaj de la lastaj 3 jaroj, paŝo estas pli kaj pli firma. En la pasintaj du dramo-prezentaj sezonoj, multaj programeroj estis rekomenditaj kaj tio plivastigas nian vidkampon. Ĉi-foje 10 programeroj de inĝenieriaĵo de ŝtata sceneja eminenta dramo partoprenas en prezento kaj tio estas bona interligiĝo. Estas videble, ke la pekina internacia dramo-prezenta sezono disvolviĝas al reguleco kaj diverseco."

Same kiel parolo de tiu respondeculo, brila punkto de ĉi-jara dramo-prezenta sezono estas kolektiva sursceniĝo de 10 programeroj, kiuj gajnis premion de eminenta programero de "inĝenieriaĵo de ŝtata sceneja eminenta arto".