• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-22 08:14:32    
Pri "Peniga Vojo al Shu" de Li Bai

CRI
Kara leganto, por ekstremigi la altecon de montoj, Li Bai ne nur lerte kombinis hiperbolon kaj mitologion, sed ankaǔ personigis bestojn kaj birdojn. Tiam troviĝis pado zigzage etendiĝanta sur la monto Qingni ("nigra koto" estas mistraduko, kvankam la du idegramoj signifas, "qing" nigron, bluon aǔ verdon kaj "ni" koton aǔ argilon, ĉar Qingni estas nomo de monto, cetere koto ne povas troviĝi sur rokplena apika vojo). Laǔ historia noto la krutaĵo de Qingni altis je 80 mil futoj. La monto Qingni, ne malpli alta ol Cancong, kaǔzis, ke "mi", atinginte ĝian supron, kolapse sidaĉas kaj agonie spiregas. Ho ve, eĉ birdoj sentas malfacilegon flugi tie! Paliĝos la vizaĝo de homo kiu aǔdos pri tio. Kaj la aǔtoro ripetis, "La vojo al Shu pli penigas ol ascendo alĉiela!"
Jen vicoj da montpintoj preskaǔ la ĉielon fendas,
de supre suben velkaj pinoj ĉe krutaĵoj pendas.
Surdige vete muĝas la torentoj, akvofaloj;
kun ŝtonruliĝ' kaj ondobat' resonas ĉiuj valoj.
La voj' de tiom da danĝeroj plenas –
sed kial vi, ho kompatinda, el lontan' alvenas!
Jiange minace kiel tur' la vojon baras. –
Ne povas dekmil homoj ĝin trarompi,
se unu viro gardostaras;
sed li, se fia, povas trompi,
li lupon aǔ ŝakalon el si faras.
Matene nin timigas tigr' malsata,
vespere venenaj serpentoj;
nin vori pretas la ĝangal' malglata,
kun sangsoif' kaj akraj dentoj.
Plezuro en la Silka Urbo regas fole,
tamen, prefere, hejmen iru, hej, bonvole!
La vojo al Shu pli penigas ol ascendo alĉiela!
Eĉ ĵeto de rigard' al l' okcidento estas malespera.
Kara leganto, por reliefigi la penigecon de la vojo al Shu, la aǔtoro priskribis kaj renversiĝon de pinoj, kaj ondegon de akva torento ĉe monta piedo. Sekve li citis fortikaĵon Jiange (Jian—glavo, ge-gvatejo). Tiam ekzistis viadukta kornico inter la monto Granda Glavo kaj la monto Eta Glavo, mezurante 30 kilometrojn. Ĉiuj montoj, similaj al glavo kaj formantaj strategiajn punktojn, en kiuj oni povis ege facile fari defensivon kaj ekstreme malfacile konduki ofension. Ĉi tie la aǔtoro citis Jiange por averti, ke oni pace vivu, anstataǔ militi, kaj ne estu kiel tigro kaj serpento. Efektive, koviĝis krizo en la prospera tempo. Realisma ideo de la aǔtoro kaŝiĝis en tiu ĉi romantika poemo, kiu ellasis ardan amon de la aǔtoro al la ĉarma, grandioza kaj impona naturo, kian homoj neniel povas krei. Kiu la Silka Urbo? Chengdu, la nuna ĉefurbo de la provinco Sichuan. Siatempe Chengdu tre famis pro sia produktado de belkolora silko.
La poemo sin karakterizas forme per tio, ke la aǔtoro kreive jen longigis tiun verson (la plej longa konsistas el 11 piedoj), jen kurtigis alian (la plej mallonga estas nur 3-pieda), tiel ke la tuta poemo impresu kiel la apikaj montoj kaǔzantaj, ke la vojo al Shu pli penigas ol ke oni ascendu al la ĉielo.