• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-22 13:36:50    
Karnavala celebrado dum la Torĉa Festo kun Yi-naciecanoj (2)

cri

              

La plej spektakla dum la festo estis konkurso pri beleco. Knabinoj kun belegaj naciecaj vestoj, tenantaj flavan ombrelon, kolektiĝis sur verdejo kaj viciĝis. Ili kantis dancante. Yi-naciecanoj havas sian kriterion pri estetiko, opiniante, ke belaj knabinoj estas tiuj, kiuj havas nigraruĝan haŭton, grandajn okulojn kun longaj okulharoj, rektan nazon, suplan kaj gracian figuron. Kutime veteranoj de yi-naciecaj vilaĝoj servas kiel juĝistoj en la konkurso pri beleco. Post ilia juĝado naskiĝis belulinoj de la foja Turĉa Festo. Tiuj belulinoj estis tuj respektataj kaj ĉasataj de la knaboj. Dum la festo okazis ankaŭ konkurso de lukto. Knaboj surportantaj blanka-bluan felŝalon kaj bambuĉapelon, kun ruĝa zono ĉirkaŭ la lumbo, kolektiĝis sur la celebrejo de la Torĉa Festo. Sub densaj sunradioj ili komencis la konkurson. Interesa luktado ofte vekis eĥojn de la spektantoj. Same kiel la konkurso pri beleco ankaŭ la luktado naskis sian ĉampionon. Konkurso pri beleco montras estetikan koncepton de Yi-naciecanoj, dum la luktado iliajn kuraĝecon kaj manieron batali kontraŭ malvirtaj fortoj. Sinjoro Jiari-Muji, yi-naciecano, profesoro de la Universitato Yunnan, okupanta sin pri esplorado de yi-nacieca kulturo, diris al raportisto, "Laŭ legendo, antaŭ tre longe ĉiela dio sendis sian subulon al tie por postuli kvitiĝon kaj renton. Dum luktado li estis mortigita de la yi-nacieca heroo Redi-Haoxing. La ĉiela dio multe koleris pri tio, kaj sendis ĉielajn insektojn al la Tero por detrui maturajn plantaĵojn. Tiam sprita Redi-Haoxing mobilizis ĉiujn vilaĝanojn, proponante, ke ili bruligu torĉojn faritajn el abrotanoj. Post kelktag-nokta batalo ili fine eliminis la insektojn kaj bone konservis la plantaĵojn. Tial naskiĝis la Torĉa Festo, kaj tiu moro longe daŭras." Sinjoro Jiari-Muji diris, ke yi-naciecanoj multe atentas tiun tradician feston. Dum la festo yi-naciecanoj laborantaj aliloke revenis hejmen. Ili bruligis torĉon, faris oferadon al siaj prapatroj, kaj festis dancante kaj kantante kune kun siaj fanilianoj kaj najbaroj. Sinjoro Puchi-Daling, veninta el yi-nacieca fiksloĝejo de la provinco Yunnan, nun laboras en Pekino. Ĉiujare dum la Torĉa Festo li revenis al sia naskiĝloko. Li invitite partoprenis ankaŭ en festado de Liangshan-a Yi-nacieca Aŭtonoma Subprovinco, la provinco Sichuan. Sinjoro Puchi-Daling diris, ke Yi-nacieco multe estimas fajron. Post mil-jara evoluo la enhavo de la Torĉa Festo jam multe pli riĉiĝis.

                

Li diris, "Fajro estas simbolo de Yi-nacieco por strebi al lumo. Nun, krom tradiciaj oferado al la prapatroj kaj preĝado por rikolto kaj paco, la festo havas pli riĉajn enhavojn, ekzemple luktadon de bovoj, ĉevalkuradon, kantadon en antifona stilo, kaj sagpafadon. En iuj lokoj infanoj funkciigis konkurson de kokolukto, kaj iuj okazigis komercajn aktivadojn. Tiaj aktivadoj ofte daŭris kelkajn tagojn. Karaj amikoj! Se vi havus intereson, vizitu tiujn lokojn, prefere en julio aŭ aŭgusto, tiam okazas la Torĉa Festo.