• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-22 15:53:57    
Kantemaj Sani-anoj (1) (foto)

cri
En la sudokcidenta parto de Ĉinio, proksime al Kunming, la ĉefurbo de la provinco Yunnan, estas mistera kaj bela loko, la Ŝtona Arbaro. Same kiel ĝia nomo tie vere estas arbaro konsistanta el rokpintoj. Rigardante de malproksime oni trovis, ke grizaj montpintoj turniĝadas kvazazŭ ondoj de maro, kun mirinda majesteco. En la Ŝtona Arbaro loĝas sani-anoj, kiuj apartenas al branĉo de Yi-nacieco, kun preskaŭ 70 mil loĝantoj. Kantemaj, dancemaj kaj laboremaj sani-anoj konsistigas belan vidindaĵon en la Ŝtona Arbaro. Sani-anoj havas profundan senton al montoj kaj rokoj de la Ŝtona Arbaro, preskaŭ ĉiu vidindaĵo havas propran rakonton. La plej vaste konata estas la rakonto pri sani-a fraŭlino Aŝma. Tiu artikolo konigos al vi la pitoreskan pejzaĝon de la Ŝtona Arbaro kaj rakonton pri Ashima.

La epopeo "Aŝma" temas pri sani-a fraŭlino Aŝma, kiu kune kun sia amanto Ahei spertis multajn malfacilojn kaj danĝerojn por strebi al pura amo. Por atendi revenon de sia amanto ŝi fine fariĝis rokpinto. Aŭskultinte korŝiran melodion oni multe emociiĝis pro la firma kaj pura amo de Aŝma. La rakonto popularas ne nur en la loka regiono, sed ankaŭ en diversaj lokoj de Ĉinio. Enirinte la vidindejon Ŝtonan Arbaron, loka ĉiĉerono diris al vojaĝantoj, ke en la Ŝtona Arbaro oni devas titoli knabinojn "Aŝma", kaj knabon "Ahei". La vidindejo konsistas el du partoj, la granda kaj malgranda. En la granda Ŝtona Arbaro la montpintoj estas tre altaj kaj grandiozaj, kun kruta pejzaĝo, kiu simbolas malfacilojn spertitajn de Ahei por serĉi sian amantinon Aŝma. Pro tio, kiam oni vizitis la grandan Ŝtonan Arbaron, knaboj "Ahei" ofte helpis knabinojn "Aŝma", montrante sian ĝentilulan manieron. Pejzaĝo en la malgranda Ŝtona Arbaro estas gracia. Tie estas la rokpinto Aŝma, tiu rekta rokpinto ŝajnas sani-a knabino dorse surportanta bumbukorbon, atendantan revenon de sia amanto rigardante al malproksimo.

De la rakonto pri Aŝma ni trovis, ke sani-anoj estas tre lojalaj al amo kaj ardaj en strebado al feliĉa vivo. Nunaj sani-aj gejunuloj estas pli malfermaj kompare kun iliaj gepatroj, ili havas pli da libereco. Enamiĝo de la lokaj gejunuloj okazis ofte en romantika maniero de kantado kaj dancado. Vespere knaboj, portantaj instrumenton, rendevuas knabinojn apud arbaro. Knaboj ludas instrumenton, kaj la knabinoj dancas en bela melodio. Ofte en tia okazo gejunuloj decidis pri sia amo. Kompreneble sani-anoj havas propran normon pri enamiĝo. Kiam knabo deziris ĉasi iun knabinon, unue li devis observi ŝian kapornamaĵon. Pri kapornamaĵo de la lokaj knabinoj estas multaj legendoj. Kutime la ornamaĵo estas ĉapo farita el 7-koloraj silkaĵoj, rando de ĝi estas ornamita per arĝentaĵoj, kaj duflanke estas triangulo-formaj koloraj brodaĵoj, kiuj ŝajnas paro da koloraj papilioj sur ŝtono.