La palasa kato (Felis manul)el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Nordoriento. Ŝinĝjang, Ĉinghaj, la Interna Mongolio, Gansu, Siĉŭan kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en Mongolio, Sovetunio, Irano, Afganio, Hindio kaj Pakistano. Samgranda kiel hejma kato, ĝi longas 47 – 65 centimetrojn, kun vosto 21- 25 centimetrojn longa. Ĝiaj rondaj oreloj estas mallongaj sed larĝaj. Ĝi havas dikajn krurojn kaj postas malhele grizbrunan hararon miksitan kun nigra kaj blanka. Ĉe la posta parto de ĝia dorso troviĝas kelkaj kaŝtankoloraj strioj kaj sur ĝia kapo malgrandaj sed densaj nigraj makuloj. Vidiĝas kelkaj nigraj aŭ kaŝtanbrunaj larĝaj harringoj ĉe la vosto kun nigra pinto.
La palasa kato loĝas sur stepoj kaj en dezertoj, kaj ŝatas aktivadi sur ŝtonozaj altebenaĵoj kaj krutaj montdeklivoj senarbaj. Kelkfoje ĝi ankaŭ iras al arbaro kaj povas grimpi sur monton altan je 3 000 metroj. Ĝenerale ĝi vivas sola. Ĝi agadas ĉefe en nokto, iam iras serĉi nutraĵon ankaŭ en frumateno, rokfendo aŭ sub ŝtonegoj, iufoje loĝas ankaŭ en truoj forlasitaj de marmotoj kaj aliaj malgrandaj bestoj. Ĝi manĝas musojn, birdojn, ovojn kaj insektojn. Vintre, kiam mankas al ĝi nutraĵo, ĝi iras al ĉasado ankaŭ en tago aŭ serĉas nutraĵon ĉirkaŭ vilaĝo. Ĝiaj blekoj estas pli raŭkaj ol tiuj de la hejma kato. Dum atakado al sia malamiko, ĝi povas eligi oreltranĉajn nazbruojn. Ĝi havas akrajn vidadon kaj aŭdadon. Ĝenerale ĝi pariĝas en februaro, la katino gravedas pli ol du monatojn kaj ĉiufoje naskas 3 – 4, iam eĉ 6 idojn. Ĝia bonkvalita felo kun densa hararo povas esti uzata por fari felaĵojn, sed la produktokvanto de la felo estas tro malgranda. Estas signifoplene protekti la palasajn katojn por ke ili ekstermu en la naturo grandan nombron da malutilaj ronĝuloj.
La fiŝa kato (Felis viverrina) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Junnan kaj Hajnan-insulo de Ĉinio kaj ankaŭ en Nepalo, la okcidenta parto de Hindio, Birmo, Tajlando kaj Indonezio. Ĝi longas 73 – 78 centimetrojn, pezas 7 – 11 kilogramojn, kaj ĝia vosto estas 25 – 29 centimetrojn longa. Ĝi havas mallongajn krurojn kaja orelojn, longan kapon kaj platforman bruston. Ĝi havas mallongan kaj maldikan hararon grizan aŭ brunan kun brunnigraj makuloj ĉe ambaŭ flankoj de la korpo kaj kun strioj ĉe la dorso. Ĝiaj vangoj kaj buŝo estas grizblankaj, kaj strioj troviĝas de la okuloj ĝis sub la oreloj. Griza estas ĝia vosto, ĉe kies bazo vidiĝas malhelaj makuloj kaj ĉe kies pinto nigraj harringoj. Duonnaĝhaŭto kuniligas la fingrojn de ĝiaj antaŭaj piedoj, kies ungoj elmontras siajn pintojn eksteren dum la kuntiriĝado. Sed la ungoj de ĝiaj postaj piedoj nur duone kuntiriĝas.
|