• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-22 17:13:52    
Ruĝa cervo kaj Blankkoksa cervo (besto)

cri

La ruĝa cervo (Cervus elaphus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj estas trovebla en la Nordoriento, la Iterna Mongolio kaj Nordokcidento de Ĉinio, kaj ankaŭ en Eŭropo, Norda Ameriko kaj Sovetunio. Ĝi longas 1,65 – 2,5 metrojn, kun vostoj je 12 – 15 centimetroj longa, altas 1,2 – 1,5 metrojn kaj pezas 100 – 250 kilogramojn. Ĝi estas ruĝbruna kun abdomeno iom hela. Ĝi portas helkoloran makulon sur la koksoj kaj malhelkoloran strion sur la dorso laŭlonge de la spino.

La ruĝaj cervoj vivas en miksaj arbaroj, altmontaj arbaroj kaj herbejoj aŭ maldensaj arbetaroj. Somere ili aktivadas sur altaj montoj kun prosperaj arboj kaj vivas 3 – 5 – ope. La cervino loĝas kune kun siaj idoj. La vircervo ĝenerale vivas sola aŭ formas kun aliaj samseksuloj grupon. Kiel plejparto de la alispecaj cervoj, la ruĝa cervo manĝas kaj trinkas akvon en frumateno kaj vespero, kaj tre viglas ĉe tagiĝo. Somere ĝi banas sin en marĉo aŭ lago. Ĝi manĝas arbofoliojn, ŝosojn kaj herbojn, ofte trinkas mineralan akvon aŭ lekas naturan salon. Ĝi estas sprita kaj lerta en kurado, havas akrajn flaradon kaj aŭdadon, sed malbonan vidadon. La vircervo defaligas kornajn vilojn en aŭgusto kaj septembro, kaj tuj post tio ĝi komencas serĉi por si kunulinojn. Tiam ĝi ofte krias, kaj ĝia basa krio povas aŭdiĝi fore je pli ol 1 kilometro. Dum tiu tempo intensa lukto okazas inter la vircervoj. La venkinto kolektas ĉirkaŭ sin grupon da cervinoj kaj pariĝas al ili. En majo kaj junio de la sekvanta jaro la cervino naskas ĝenerale unu idon ĉiufoje. La gravedeco daŭras 230 – 240 tagojn. La ĵus naskita ido havas makulojn sur si. La juna cervino maturiĝas en la aĝo de 3 aŭ 4 jaroj, dum la juna vircervo en la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj. Ĝenerale ili povas vivi 15 – 18 jarojn.

La juna korno de la ruĝa cervo estas valora ĉina drogo. Ĝia kvalito estas malpli bona ol tiu de la makula cervo, sed pli granda ol tiu de la lasta.

La blankkoksa cervo (Cervus macneilli) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj troviĝas en Gansu, Ningŝja kaj la Interna Mongolio de Ĉinio. Ĝi havas longecon de ĉirkaŭ 200 centimetroj, pezon de ĉirkaŭ 200 kilogramoj kaj alton de 120 – 140 centimetroj. Ĝia koksa parto estas iom pli alta ol la ŝultroj. Ĝi surhavas hararon nigregrizan, kun nuko iom flavbruna, kaj nigrebrunan strion sur la dorso. La koksaj makuloj estas malhelblankaj, pro tio oni nomas ĝin blankkoksa cervo. La juna cervo portas sur si bonordajn blankajn makulojn, kiuj malaperas post la unua defalo de haroj.