• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-25 10:11:29    
Tibetano Luosang kaj liaj du butikoj

cri

Karaj retlegantoj, tibeta junulo Luosang funkciigis du butikojn en Pekino titolitajn Produkto el Paradizo. En tiuj butikoj, speciale vendiĝas delikataj tibetaj ornamaĵoj kaj sudaziaj vestaĵoj. La butiko per dense naciminoritata stilo kaj alilanda etoso altiris al si multajn klientojn kaj ĝuas famecon en pekina moda rondo. Hodiaŭ ni konigas al vi Luosang kaj liajn butikojn Produkto el Paradizo.

La du butikoj de Luosang estas respektive en pekina fama malnova komerco-centro kaj en pekina natura pejzaĝo, la Malantaŭa Lago. Enirinte en la butikon Produkto el Paradizo, nia raportisto facile vidas unikan butiko-pordon. Purpuraj kaj malhele verdaj muslinoj estas sur ligna fenestro, flirtantaj kun vento. Sur mallarĝa pordoframo, pendas blanka tola kurteno kun desegno de kolorriĉaj elefantoj kaj pavoj. Enirinte raportisto tuj estas allogita de pompa koloro antaŭ si. Sur muro pendas diverskoloraj muslinoj kaj mur-tapiŝoj. Sur plafono sterniĝas tolo por fari kuiradon kaj sur tablo troviĝas amaso da delikataj brodartaĵoj, skarpoj. Diversaj ledsakoj, tolsakoj, kotonaj kaj silkaj vestoj kaj jupoj, mane broditaj estas nelaseblaj. Diversaj arĝent-kapornamaĵoj estas pli okulfrapaj.

Luosang 27-jara posedas nigran haŭton, speciale portatan de tibetano. Li estas entuziasma kaj serena. Li lertas en parolo de la ĉina lingvo kaj konigis al raportisto kaŭzon de la butiko-titolo Produkto el Paradizo. Li diris:

"Tibeto estas alta super marnivelo kaj prokisma al la ĉielo. Tibetanoj kredas je budho kaj opinias, ke ĉie troviĝas dio kaj budho en la ĉielo. Cetere arĝentaj ornamaĵoj estas tiel belaj, same kiel aĵoj el la ĉielo. Tial li titolis la butikon Produkto el Paradizo. Poste li funkciigis butikon speciale por vendi ornamaĵojn de Hindio kaj Nepalo."

Klano de Luosang estas tibeta malnova kaj fama familio de arĝentaj kapornamaĵoj, tamen Luosang ŝatas danci. Infanaĝe li estis elektata speciale por lerni danclertecon en pekina Centra Nacieca Universitato. En la jaro 1992, diplomiĝinte Luosang revenis sian hejmlokon kaj fariĝis faka dancisto en tiea arta ensemblo. Dank' al prezento, li atingis multajn lokojn ĉinajn kaj alilandajn. Enirinte en ĉiun lokon, Luosang allogis intereson de homoj, ĉar li kutime portas diversajn tibetajn tradiciajn kapornamaĵojn. Iom post iom venis al Luosang ideo funkciigi butikon pri kapornamaĵoj. Luosang diris:

"Mi iama dancisto, tre ŝatas tibetajn tradiciajn kapornamaĵojn. Tibetaj kapornamaĵoj estas pompe kolorriĉaj kun relative troiga formo. Multiĝis ŝancoj por ni porti tiajn kapornamaĵojn en scenejo. En ĉiu loko, kie ni faris prezenton, akceptantoj kaj tieaj samprofesiuloj interesiĝis pri miaj tibetaj kapornamaĵoj, kiaj fingroringo, kol-ĉeno, braceleto kaj aliaj kapornamaĵoj. Iom post iom venis al mi ideo, ke mi funkciigu butikon kaj konigu al amikoj tiujn karakterizajn aĵojn."