• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-25 15:25:12    
Negoco de Kolorsona Responda Tono en Ĉinio

cri

La Pekina Scienc-teknika Disvolva Limigita Korporacio Longteng Yangguang estas unu el la servantoj en la merkato. De la komenco de la negoco—kolor-sona responda tono, la korporacio servas en la merkato, kaj nun ĝia merkata okupa proporcio estas la plej granda en la ĉina merkato. Vicĝenerala direktoro de Longteng Yangguang sinjoro Liu Zhizhen konkrete konigis la valoran ĉenon de la negoco. Li diris:

"La valora ĉeno enhavas uzan koston. Ĉiuj uzantoj pagis monon al movaj telekomunikaj komercistoj, kiel Ĉina Mova Telekomunika Grupo, ĝenerale de 5 juanoj de renminbi ĝis 10 juanoj de renminbi, en Ĉinio la kosto ne estas sama, sed diversaj provincoj havas proprajn difinojn. La dua enhavo en la ĉeno estas informa kosto de kolorsona responda tono, nome ĉiufoje oni elŝutas unu kolorsonan respondan tonon, li pagis informan koston je 1, 2 aŭ 3 juanoj de renminbi, kaj la fina enhavo estas la telekomunika kosto. Ĝenerale, movaj telekomunikaj komercistoj okupas de 15% ĝis 30% de la valora ĉeno, kaj la alia 70% estis dividata de servantoj kaj liverantoj de kolorsona responda tono."

La enira sojlo de la negoco—kolor-sona responda tono estas malalta. Laŭ konigo de sinjoro Liu Zhizhen, efektive la sojlo ĉefe estas kosto de aŭtorrajto. Kiam komercistoj aĉetis aŭtorrajton el diskokorporacio, ili devas pagi grandan sumon por la aŭtorrajta imposto. Tial iuj malgrandaj korporacioj elektis propre fabriki originajn produktojn de kolor-sona responda tono. Ĝuste pro tio, nun en Ĉinio troviĝas grandaj servantoj, kiel Sina, Tencent kaj aliaj tradiciaj grandaj retstaciaj entreprenoj,specialaj servantoj kiel Longteng Yangguang, ankaŭ lokaj malgrandaj entreprenoj. Ili per propraj superecoj okupas merkaton.

Parolante pri la rapida disvolvo de la merkato, vicĝenerala direktoro de Pekina Scienc-Teknika Disvolva Limigita Korporacio Longteng Yangguang sinjoro Liu Zhizhen diris:

"En februaro de 2004, nur ĉirkaŭ 30 servantoj en la tutlando, sed nur pasis unu jaro nun en la tuta lando jam ekzistas pli ol 100 servantoj. Kaj la disvolvo senĉese rapidas. Ĉar ĉiuj homoj vidis la profitpliiĝan punkton de la negoco, kaj la bonaĵo alportita de la negoco estas tre alta, tial pli kaj pli multaj telekomunikaj komercistoj kaj servantoj, kiuj estas lertaj en tradiciaj negocoj, jam estas pretaj eniri en la negocon."

Sed faro de unu produkto de kolorsona responda tono estas facila. Laŭ konigo, produkto de unu kolorsona responda tono de populara muziko nur postulas ĉirkaŭ unu horon, kaj por produkti originalan produkton, necesas nur unu tago. Tial la negoco estas altprodukta.

1  2  3