• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-25 15:25:40    
Kantemaj Sani-anoj (2)

cri
Laŭ legendo oni faris tiajn ornamaĵojn por momeri pri suicidaj geamantoj, post morto ili fariĝis 7-kolora ĉielarko. Laŭ legendo sani-anoj faris la kapornamaĵon laŭ la ĉielarko kaj rigardis ĝin kiel simbolon de lojala amo. Lokaj knabinoj multe zorgas pri la brodaĵoj "koloraj papilioj", kiuj estas iliaj promesaĵoj de amo. Kiam iu knabino enamiĝis al iu knabo, al kiu ŝi donis unu el la du papilioj. Tial, kiam sur la kapo de iu knabino estas nur unu papilio, tio montras, ke ŝi jam enamiĝis al iu. Tiam aliaj knaboj forlasis sian deziron, se iu knabo ne sekvis la normon, li ricevos punon. Fraŭlino Bi Chunhua, loka ĉiĉerono, prezentis al ni la punan metodon, ŝi diris, "Koloraj pintaĵoj starantaj sur la kapo de iu virino estas simbolo de fraŭlineco, sed por edziniĝinta virino sur la kapo estas nur unu tia marko kuŝanta. Kutime ni tabuas iun knabon mantuŝi ilin, aŭ tia ago esprimas amon al Ashima. Oni punis malobeanton ofte per serioza bato por testi ĉu li estis kvalifika 'Ahei' aŭ ne." Sani-anoj titolas sin 'Luoluo', kiu signifas naciecon kuraĝan same kiel tigro. Tial sani-anojono ĉiam kondutas senĝene kaj kuraĝe, tio evidente montriĝas en iliaj dancoj.

Iuj diris, ke la instrumento Trikordo estas spirito de la sani-anoj. Kiam ludiĝis la instrumento kun ekscita melodio homoj ĉu junaj aŭ maljunaj dancis la dancon "maldekstrpieda bato", simplan kaj varman. Laŭ legendo, antaŭe sani-anoj loĝis en arbaro, kaj kultivis plantaĵojn per primitiva metodo de fajro kaj tranĉilo. Ĉiujare en semada periodo, por kapti bonan ŝancon de la plantado, ili haste semis plantaĵojn, kiam la fajro sur la tero ankoraŭ ne estingiĝis. La fajro ofte brulvundis iliajn nudajn piedojn, pro tio ili iris levinte piedon unu post la alia post kelkaj paŝoj. Poste laŭ tia movo oni kreis la nunan dancon. Ludante la instrumenton Trikordo oni dancis la dancon "maldekstrpieda bato", antaŭe tia dancado okazis nur dum la Torĉa Festo. Tamen en la Ŝtona Arbaro oni ofte trovis dancantajn sani-anojn en akompano de la instrumento Trikordo. Tia ĝojo de la sani-anoj kompreneble rilatas al ilia karaktero, tamen estas pli grave, ke kun prospero de la loka turismo, sani-anoj trovis novan vojon por riĉigi sin, pere de montrado de la naciecaj trajtoj, ĉiĉeronado, vendado de lokaj metiartaĵoj kaj eĉ dancado. Sinjorino Zhang Shuiqing, membro de la loka danco-prozentada trupo, diris al raportisto, "Tiu danco estas verkita de ni mem. Kutime en libera tempo ni dancis kaj kantis, kaj ankaŭ faris iom da bradaĵoj." Aŭskultinte legendon pri Aŝma kaj aprecinte interesan dancon, ni ankaŭ gustumas vinon de la sani-anoj por fini nian vojaĝon en la Ŝtona Arbaro. Sani-anoj kantis, "La mirinda vino pleniĝas de nia sento, trinku malgraŭ, ke vi ĝin ŝatas aŭ ne!". Kvankam la kontoteksto estas iom troiga, tamen ĝi enhavas sinceran bondeziron al malproksimaj vojaĝantoj. Dum senĝena drinkado kun sani-anoj vi povas sperti kuraĝecon, varmecon, firman kvaliton de la nacieca karakterizo, kaj lojalecon de la sani-anoj pri amo.