• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-25 16:23:37    
Argilmodlado--- unu el la ĉinaj folkloraj artoj (foto)

cri

Karaj retlegantoj, argilmodlado estas grava konsistiga parto de ĉina folklora kolormodla arto. Ĝi per simpla materialo, viveca plastiko kaj troiga imago, plaĉas al homoj. Hodiaŭ ni konigas al vi argilmodlado kun ĉina karakteriza stilo.

Argilmodlado, kiel ĉina tradicia metiarto, havas kelkmiljaran historion. Ĉinaj folkloraj argilmodladoj havas hele lokan trajton kaj diferencas inter si per karakterizaj stiloj en diversaj lokoj. Ekzemple plastiko de argilmodlado en la ĉina norda landparto estas senĝena kaj liberala kun dense kampara stilo, argilmodlaĵoj faritaj en la ĉina suda landparto estas delikataj kaj fajnaj, tiuj en okcidenta Ĉinio estas freŝe forte kolorigitaj kaj tiuj en la provinco Henan, centra Ĉinio, havas fortan misteron.

En la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio, estas fengxiang-aj koloriga argilmodlado, kiu havas historion je pli ol 3 mil jaroj. Nun ankoraŭ konservataj estas argilmodlitaj metiartaĵoj el la plej frua periodo kaj kun plej granda nacia stilo. Ili estas laŭdataj pro senĝeneco, troigo, imponeco kaj amindo, pompe brila koloro kaj romantika kaj mirinda desegno.

La gubernio Yutian en la provinco Hebei, norda Ĉinio, estas titolita kiel "hejmloko de folklora argilmodlado", tieaj argilmodlaĵoj ĉefe estas ludiloj kun simpla formo. Argilmodlaĵoj en Yutian estas duone modlitaj kaj duone pentritaj kun pentro kiel la ĉefa. Temo pri aŭspicia favoro, kiaj historiaj personuloj, mitrakontoj kaj ĝardenaj bestoj estas ofte tuŝataj. La figuro estas infaneca, interesa kaj kolorigita per pompe brilaj koloroj kontraste al la blanka farbofono.

Laŭ ĉina mitrakonto, regiono Huaiyang en la provinco Henan, centra Ĉinio, estis loko, kie diino Nuwa produktis homon el argilo. Tie herediĝas ludiloj "argila hundo" de generacio al generacio. Ĝi kun mistera primitiveco kaj desegno, estas titolita kiel "viva fosilio" de ĉina folklora artaĵo. Plejmultaj estas argilsimioj kun vizaĝo homa aŭ prahoma kaj aliaj kun diversaj pozoj, ekzemple brakumado de genuoj, piedoj kaj tenado de persiko kaj sarko. La modlado de la "argila hundo" estas simpla kaj senĝena, kun freŝa kolorigo per la koloriloj ruĝa, flava kaj blua kun blanka kiel la ĉefa kontraste al la nigra farbofono. Projekto de la "argila hundo" konsistas el multaj malfacile kompreneblaj signoj. Troviĝas multe da klarigoj pri ĝi. Inter ili, ĝenerale konfirmita estas tio, ke tio reprezentas kulton de prauloj al generado. Kadre de la longa historio kaj kulturo, nun tiuj argilaj ludiloj ne estas nur ludiloj, sed posedas profundan kulturan internan sencon. Cetere "argilmodla Zhang", do Zhang Mingshan, de Tianjin, estis iniciatinto de aparta stilo. "Argila infano" de Gaomi en la provinco Shandong kaj argilmodlitaj ludiloj de la gubernio Xunxian en la provinco Henan estas monde konataj. Tiuj argilmodlaĵoj, kiuj spegulas karakterizan stilon en ĉinaj diversaj lokoj kaj portas ĉinan tradician kulturon, estas ŝatataj de pli kaj pli multaj konservantoj.