• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-25 17:01:23    
Donacu malnovan ĵurnalon kiel naskiĝtagan donacon (foto)

cri

Okaze de sia 23-a naskiĝtago, fraŭlino Zhang Xue, kiu laboras en iu kompanio de Pekino, ricevis naskiĝtagan donacon donitan de iu amiko. Malferminte la delikatan rozkoloran pakaĵon, ŝi vidis flaviĝintan "Pekinan Ĵurnalon". Pli detale rigardinte, ŝi trovis, ke tiu ĵurnalo eldoniĝis en la tago, kiam ŝi naskiĝis. Tiu donaco ege surprizis Zhang Xue:

"Komence mi daŭre pensis, ke ĝi estas ĉokolado. Sed post detala rigardado, mi trovis, ke ĝi estas ĵurnalo, kiu eldoniĝis en mia naskiĝtago. Mi ne supozis tion. Mi neniam ricevis tian naskiĝtagan donacon. Mi tre surpriziĝis kaj tre ĝojas. Mi pensas, ke tio estas tre signifoplena, kaj pli memorvalora ol aliaj donacoj kiel floro kaj aliaj."

La originala donaco, ricevita de Zhang Xue, estas aĉetita de ŝia amiko ĉe vendejo de naskiĝtagaj donacoj kun nomo "Miaohang". Tiu vendejo speciale vendas malnovajn ĵurnalojn kiel naskiĝtagajn donacojn. Kaj ĝia entrepreno tre prosperas. La malgranda vendejo, situanta en norda parto de Pekino, estas plena de ĵurnaloj. La ordigitaj ĵurnaloj estis kategorie metitaj sur diversaj bluaj metalaj bretoj. Kaj la neordigitaj estis metitaj flanke.

Mastro de la vendejo estas sinjoro ĉirkaŭ 40-jaraĝa kaj nomata Zheng Jun. Zheng Jun diris, ke nuntempe, en lia vendejo estas ĉefe du ĵurnaloj eldonitaj en la lastaj 50 jaroj de la 20-a jarcento. Unu estas "Renmin Ribao", plej influa en Ĉinio. Alia estas "Pekina Ĵurnalo". Tiuj ordinaraj kaj tempolongaj ĵurnaloj fariĝis delikataj naskiĝtagaj donacoj pro zorgema ornamado de Zheng Jun.

Laŭ Zheng Jun, estas delikate preni malnovan ĵurnalon kiel naskiĝtagan donacon, ĉar tia naskiĝtaga donaco estas rara, krome, ĉar ĝi havas kulturan valoron. Multaj opinias, ke estas tre interese okaze de sia naskiĝtago ricevi la ĵurnalon, eldonitan en sia naskiĝtago, kaj per tiu ĵurnalo koni kio okazis en lando kaj en la mondo.

"Ĝi enhavas kulturan valoron kaj historian valoron. Tio estas aĵo ampleksata de ĝi. Precipe en Pekino, granda urbo, la kultura etoso estas forta, multaj alte atentas kulturon. Ĉi tiu donaco igas la ricevantojn koni la historion kaj socian staton de tiu tempo, kiam li aŭ ŝi naskiĝis. Tio ankaŭ malfermas al li aŭ ŝi fenestron por koni la pasintecon kaj historion. Tio estas originala aĵo alportita de ĉi tiu donaco."

Zheng Jun delonge ŝatas kolekti malnovajn ĵurnalojn, kaj ofte foliumas en libera tempo. Li ekfunkciigis ĉi tiun vendejon de naskiĝtaga donaco pro sugesto de unu interesa informo el radio. Tiu informo diris, ke kiam iu famulo de la ĉina sporta rondo festis sian naskiĝtagon, iu internacia amiko donacis al li britan ĵurnalon "Times" eldonitan en tiu tago, kiam li naskiĝis. Tio ege surprizis lin. Tiu informo inspiris Zheng Jun. Li do denove ordigis la malnovajn ĵurnalojn kolektitajn de li. Kaj aĉetis grandan kvanton da malnovaj ĵurnaloj el la merkato de malnovaj libroj kaj ĵurnaloj. Li tiel ekfunkciigis ĉi tiun vendejon de naskiĝtaga ĵurnalo.

Zheng Jun diris, ke vendado de la naskiĝtagaj ĵurnaloj funkcias ĉefe en interreto. La prezo de la ĵurnaloj varias laŭ eldona jaro. Ĝenerale, la prezo de la ĵurnaloj eldonitaj en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento estas proksimume 300 juanoj de renminbi, kaj la ĵurnaloj eldonitaj en la 90-aj jaroj kostas nur 80 aŭ 90 juanojn.

He Xin, asistanto de Zheng Jun, diris, ke komence nur malmultaj venis por aĉeti la naskiĝtagan ĵurnalon, sed nun pli kaj pli multe da homoj scias pri ĉi tiu vendejo, kaj la entreprena stato ege pliboniĝis. Averaĝe vendiĝas pli ol 10 ĵurnaloj ĉiutage, kaj en iu tago, elvendiĝis eĉ pli ol 100 ĵurnaloj. He Xin diris:

"Nuntempe ĉiutage iuj aĉetas ĵurnalojn pere de nia retejo. Iam vendiĝas 2 aŭ 3 ĵurnaloj, kaj iam kelkdek. La entrepreno pli kaj pli prosperiĝas. Oni bone eĥis. La naskiĝtaga ĵurnalo alportas al tiuj, kiuj festas sian naskiĝtagon, ĝojon kaj feliĉon. Rigardante ilin, ankaŭ ni tre ĝojas."

Aĉetinte la ĵurnalon, multajn lasis siajn vortojn en la retejo por esprimi sian opinion pri ĉi tia donaco. En la afiŝejo de la retejo troviĝas diro de iu klientino el Pekino: "Dankon al sinjoro Zheng, pro helpo al mi efektivigi volon donaci surprizon al mia edzo okaze de lia naskiĝtago. Ĉi tiu donaco ja estas bonega." Sinjoro Chen diris: "Mi jam ricevis la ĵurnalon. Ĝi estas original-kopia kaj bone konservata. La amiko tre ŝatas. Dankon!"

La klientoj, kiuj aĉetas la naskiĝtagan ĵurnalon kiel donacon, devenas ne nur de Pekino, ankaŭ multaj de aliaj lokoj. Sinjoro Ke Xin, 28-jaraĝa, devenas de la urbo Maoming de la ĉina suda provinco Guangdong. Antaŭnelonge, estis naskiĝtago de iu bona amiko. Li ne sciis kion donaci al li. Li konsultis en interreto, kaj trovis, ke la naskiĝtaga ĵurnalo estas bona kaj freŝa. Li do aĉetis. Li diris:

"Mi pensas, ke preskaŭ ĉiuj ricevintoj atente konservos la naskiĝtagan ĵurnalon, sed ne forĵestos post uzado aŭ nur rigardas ĝin kiel aliajn donacojn. Mi pensas, ke ĉi tiu aĵo enhavas kolektan valoron. Ĝi estas tre bona."

Pri furoro de la delikata naskiĝtaga donaco kiel naskiĝtaga ĵurnalo, iu specialisto de Pekino, kiu studas socian fenomenon, opinias, ke tio spegulas deziron de ĉinoj al individueca vivo.