• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 09:40:31    
Butiko Produkto el Paradizo

cri

Antaŭ 7 jaroj, Luosang venis al Pekino kaj funkciigis butikon Produkto el Paradizo kaj tie ĉefe vendiĝas tibetaj arĝentaj kapornamaĵoj memfaritaj en familio de Luosang. Luosang fiere diris, ke la butiko "Produkto el Paradizo" estas la unua butiko speciale por vendi tibetajn kapornamaĵojn. Tiam ĉinoj, precipe viroj malofte portis kapornamaĵojn dum ĉiutaga vivo. Tial aĉetante legomojn, Luosang portanta kapornamaĵojn, ofte estis rigardata kiel artisto. Li diris al la raportisto, ke li estas atestanto de disvolviĝo de pekina kapornamaĵa afero. Li diris, ke antaŭ 7 jaroj, junuloj venantaj al la butiko, akompanis junulinojn, sed ne aĉetis ion por si mem. Nun estas malsame, ofte okazas tio, ke junuloj aĉetas kol-ĉenon kaj fingroringon en la butiko por sia propra porto. Cetere ili eksplicite konas sian stilon.

Tibetanoj kredas je budho, senescepte ankaŭ Luosang. Li pilgrimis al Hindio kaj Nepalo kaj trovis, ke tieaj vestaĵoj kaj kapornamaĵoj estas belegaj. Li diris:

"Tiam mi trovis, ke tieaj kapornamaĵoj estas belegaj kaj mi ŝatas tion je la unua vido. Koloro-kontrasto de hindaj aĵoj estas forta kompare kun tiu de Tibeto, cetere multe aldoniĝas ora-koloro. En Tibeto, hela ruĝo kaj verdo estas ofte videblaj. Post veno al Hindio, mi trovis, ke ekzistas loko, kies koloro estas pli pimpa ol tiu de Tibeto."

Luosang tre ŝatas tiujn pimpajn kapornamaĵojn kaj li pensis, ke li devas konigi tiujn belaĵojn al pli multaj homoj. Tial naskiĝis lia dua butiko en la pekina Malantaŭa Lago.

Pekina Malantaŭa Lago estas norde de fama Imperiestra Palaco kaj estas kvieta lago meze de homplena regiono. Laŭ Luosang, li povas trovi animan kvieton ĉi tie. Li ornamis sian butikon per arĝentaj ornamaĵoj, masko de tibeta opero kaj Tangka, faritaj en lia familio. La butiko ŝajne estas lia hejmo en Tibeto.

Luosang ŝatas vojaĝon kaj restas en Pekino nur malpli ol 2 monatojn en unu jaro kaj vagas ĉirkaŭ la tuta mondo. Ĉiufoje li aĉetis multajn belaĵojn. Specialaj folkloraj aĵo plaĉas al li.

Luosang diris, ke lia hejmo ŝajne estas konservejo kaj per liaj konservaĵoj priserĉitaj en mondaj diversaj lokoj, li povas konduki ekspozician halon. Tamen li ne deziras fieri per tio, li atentas animan senton. Li diris:

"Mi preferas ĝui animan senton. Ekzemple mi venis al Taj Mahal, procezo de vojaĝo estas komfortiga, sed ne rigardo al vidindaĵo. Tia anima sento estas korvibriga kaj neforgesebla."

Luosang havas multajn amikojn kaj plejparto de ili estas alilandanoj. Iam li babilas kun siaj amikoj ĉe la Malantaŭa Lago, iam partoprenas en edziĝaj ceremonioj de liaj amikoj ĉirkaŭ la mondo. Ofte okazas tio, ke li kaj siaj amikoj kune faras vojaĝon. Tibeto estas lia konsekvenca celo, ĉar reveninte al Tibeto, Luosang povas percepti sian animan staton. Li diris:

"En Tibeto, estas facile senti animan kvieton. Tie vi povas rekonscii vin mem kaj sublimigi vian animon."

Luosang ridete diris al la raportisto, ke li deziras perlabori multe da mono kaj per tiu mono, li konstruos maljunulejojn, templojn kaj elementajn lernejojn en Tibeto. Nun li faras preparon pri vojaĝo al Afriko kun siaj italaj amikoj.