• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 13:03:34    
Pekina Hui-nacieca Kvartalo Niujie Plena de Harmonio (1)

cri
En la suda parto de Pekino estas tre karakteriza kvartalo nomata Niujie, kie loĝas pli ol dek mil hui-naciecanoj, iliaj konstruaĵoj kaj manĝaĵoj tenas la tipe islaman stilon. En la hodiaŭa programero ni konduku vin al tiu kvartalo por konatiĝi kun la vivo de tieaj moslemoj.

La plej granda diferenco de Niujie disde aliaj kvartaloj de Pekino estas, ke en Niujie multaj konstruaĵoj havas la islam-stilajn kupolojn el la koloroj blankaj aŭ verdaj, ŝatataj de moslemoj. S-ino Qian Yanyi diris al mi, ke en la pasinteco Niujie estis nur mallarĝa strato, kaj la plejparto de konstruaĵoj ambaŭflanke de la strato estis malaltaj kabanoj el ŝtonpecoj.

En la jaro 1997, la magistrato de Pekino komencis rekonstruadon de Niujie. Hodiaŭ Niujie jam estas nova kvartalo kun rimarkinda naciminoritata trajto. S-ino Qian diris:

"Post la rekonstruado, la loĝantoj translokiĝis en novajn etaĝdomojn vastajn kaj helajn. La strato Niujie plilarĝiĝis de 7 – 8 metroj ĝis 40 metroj. Ambaŭflanke staras supermerkatoj, restoracioj kaj vendejoj de islamaj manĝaĵoj. En Niujie estas ankaŭ elementa lernejo, mezlernejo kaj hospitalo de la hui-a nacieco kaj naciminoritata maljunulejo, kiu povas akcepti 400 homojn. La oportuna kaj komforta medio de la kvartalo Niujie tre taŭgas al la vivo de naciminoritataj loĝantoj."

La kaŭzo de la granda fameco de Niujie, krom multe da hui-naciecaj loĝantoj, ankaŭ kuŝas en tio, ke ĉi tie ekzistas la konata moskeo – Niujie-a Moskeo. Ĝi estas la plej antikva kaj grandskala moskeo en Pekino, kun la aĝo de pli ol mil jaroj. La moskeo nun fariĝis unu el la ĉefaj religiaj aktivejoj de moslemoj en la norda landparto.

La nombro de Hui-oj okupas proksimume kvinonon de la totala loĝantaro de la Niujie-a Kvartalo. Hui-oj ĝenerale kredas je islamismo, kaj havas la moron "loĝi ĉirkaŭ moskeo". La moslemoj loĝantaj en Niujie ankoraŭ konservas tiun kutimon, kaj ĉiutage faras liturgion en la moskeo. Imamo de la Niujie-a Moskeo s-ro Yin Guofang konigis:

"Ĉiutage en la moskeo okazas la liturgio en kvin fojoj, kaj ĉiufoje ĉeestas 100 ĝis 150 preĝantoj. Okaze de la Festo Bajramo la nombro de preĝantoj superas du mil."

S-ro Yin Guofang diris, ke en ĉiu semajno, la hui-nacieca estrarano de la Niujie-a Kvartalo s-ro Zhang Lianci faras la viziton al imamo en la moskeo kaj la babiladon kun moslemoj, kiuj tien iris por preĝado. Li konsultas ilin pri opinioj aŭ proponoj rilate al la kvartala administrado, aŭ demandas pri malfacilaĵoj en ilia vivo. Poste li transdiras la kolektitajn informojn al la estraro de la kvartalo por akurate solvi ĉiujn problemojn.

Ni prezentu ekzemplon. Antaŭ ĉiufoja liturgio, la moslemoj kutimas sin bani, sekve la akva konsumo estas grandkvanta. Por liveri oportunecon al la religia vivo de moslemoj en la kvartalo, la administrantoj de Niujie interkonsiliĝis kun la koncerna departemento de la magistrato por garantii la akvan provizon al la Niujie-a Kvatalo. S-ro Zhang Lianci konigis:

"En la akva provizado, la koncerna departemento de la pekina magistrato liveras al ni apartan oportunecon kun pli multe da kvanto kaj malpli alta prezo, tio enkorpigas respekton al naciminoritatanoj, precipe zorgon pri moro de moslemoj."