• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 15:06:00    
Internacia Tago kontraŭ Korupto

cri

La 9-a de decembro 2004 estas la unua Internacia Tago kontraŭ Korupto difinita de UN.

La 31-an de oktobro 2003, la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis "Konvencion de UN Kontraŭ Korupto" projektitan antaŭ 2 jaroj, ĝi estas la unua leĝa dokumento aprobita de UN kaj celanta gvidi internacian batalon kontraŭ korupto. De la 9-a ĝis la 11-a de decembro de la sama jaro en Merida de Meksikio, UN okazigis internacian altrangan specialan kunvenon kontraŭ korupto, en kiu oni oficiale subskribis la "Konvencion de UN Kontraŭ Korupto". Poste sub propono de la internacia kontraŭkorupta organizo "Travidebleco Internacia", UN decidis difini la 9-an de decembro ĉiujare kiel "Internacian Tagon kontraŭ Korupto", por memorigi subskribon de la menciita konvencio kaj alvoki atenton de la internacia socio al la korupta problemo.

Korupto ĝenerala ekzistas en la tuta mondo, en ĉiuj landoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, ĉu riĉaj ĉu malriĉaj, ĝenerale ekzistas korupta problemo. Ĝi serioze minacas disvolvon kaj stabilecon de la lando kaj estas kaŝita malsano, kiu ĝenerale detruas la socion. Laŭ statistiko de la Monda Banko, en evoluintaj kaj evoluantaj landoj, ĉiujare koruptado superis 1000 miliardojn da usonaj dolaroj. Korupto havas rompecon speciale al evoluantaj landoj, estas grava faktoro malhelpanta eliminon de malriĉeco kaj ekonomian disvolviĝon. Multaj helpaj kaj disvolvaj planoj pri malriĉaj landoj kaj regionoj malmulte efikis pro koruptado.

Pli kaj pli multaj atestoj montris, ke juĝa sistemo de multaj lokoj havas koruptajn agadojn, koruptado korodas leĝregadon kaj damaĝas laŭleĝecon de la registaro. Korupta juĝa sistemo samtempe senfortigis kapablon de registaro kontraŭ korupto. Korupto ankaŭ kaŭzis redukton de investado. Cetere, korupto ankaŭ liveris varmobedon al organiza krimado kaj terorismo.

La korupta problemo estas pli kaj pli serioza, atako kaj elimino de korupta agado estas tre urĝaj kaj fariĝis unua celo de multaj landoj. Atako kontraŭ korupto bezonas firman politikan decidon de la registaro kaj ankaŭ plifortigon de internaciaj interfluo kaj kunlaboro. En la lastaj jaroj, iuj internaciaj organizoj kontraŭ korupto sinsekve aperis, inter ili la "Travidebleco Internacia" kies ĉefstabejo troviĝas en Berlino havas plej vastajn influon. Ĝi estas tutmonda neregistara organizo kontraŭ korupto kaj fondiĝis en 1995.

Nuntempe pli ol 110 landoj subskribis la "Konvencion de UN Kontraŭ Korupto". La konvencio estis aprobita en 9 subskribaj landoj, tamen ankoraŭ restas distanco al 30 aprobaj landoj por efikigi la konvencion. Post validiĝo, la konvencio liveros leĝan kadron al diversaj landoj por verdikti koruptajn agadojn. Ĝi ankaŭ utilas al kunlaboro inter diversaj landoj por ke oni faru reciprokan kunlaboron por reakiri kapitalon kontraŭleĝe gajnitan de koruptitoj.

Monda Tago de Humida Tero

La 2-a de februaro ĉiujare estas la Monda Tago de Humida Tero, tio estis difinita de la Internacia Humidatera Organizo en marto de 1996 kaj komenciĝis ekde la jaro 1997. En tiu tago, diversaj landoj de la mondo okazigas aktivadojn en diversaj formoj por propagandi protekton de naturaj riĉfontoj kaj ekologia medio.

La 2-an de februaro de 1971 en Irano, post 8 jaroj, subskribiĝis la "Internacia Konvecio de Gravaj Humidaj Teroj", kiu celas protekti kaj racie utiligi humidan teron de la mondo. Por momorigi tiun aferon kaj altigi scion de la publiko pri la humida tero, la 19-a kunveno de la konstanta komitato de la "Konvencio pri Humida Tero" decidis en 1996, ke ekde la jaro 1997, la 2-a de februaro ĉiujare estu la "Monda Tago de Humida Tero".

La "Konvencio pri Humida Tero" difinas, ke la humidtera sistemo estas naturaj aŭ artaj, permanentaj aŭ portempaj marĉoj, humidaj ebenaĵoj aŭ akvaj zonoj, kun statika aŭ flua sensala akvo, duonsensala akvo aŭ salakvo, inkluzive de akvejoj profundaj malpli ol 6 metroj kiam forfluas. Humida tero estas grava konsistanta parto de naturaj riĉfontoj kaj ekologia medio kaj havas gravan signifon por akceli kontinuigeblan disvolvon kaj protekti la ekzistan medion de la homaro.

La humida tero estas ekologia sistemo plej valora en la tuta mondo, laŭ esploraj akiraĵoj de la Media Programo de UN en 2002, unu hektaro da humidtera ekologia sistemo ĉiujare kreis valron de 14 miloj da usonaj dolaroj, kiu estas sepobla ol tiu de tropika arbaro kaj 160-oblaj ol tiu de kampa sistemo.

Humida tero, arbaro kaj maro estas tri grandaj ekologiaj sistemoj de la Tero, ili protektas la ekologian sekurecon kaj biontan diversecon. La homoj nomis humidan teron kiel "renon de la Tero", naturan akvokonservejon kaj naturan kreskaĵo-konservejon. Kiel riĉfonto, humida tero ludas gravan rolon en protekto de la medio. Huimda tero povas reguligi inundon kaj trosekecon kaŭzitajn de malegala pluvokvanto, konservi troajn pluvon kaj akvojn kaj poste elkonduki ĝin paŝo post paŝo. Humida tero povas haltigi invadon de marakvo, garantii akvoliveron de ekologiaj socioj kaj loĝantoj kaj preventi alkaligon de la tero. Humida tero ankaŭ estas vivtena bazo de multaj valoraj sovaĝaj animaloj kaj plantoj, tial ĝi havas apartan signifon al protekto de ekologia ekvilibro kaj bionta diverseco.

La areo de humida tero en la mondo estas 573 milionoj da hektaroj. Laŭ la unua enketo pri humidteraj riĉfontoj de Ĉinio, nuntempe Ĉinio havas humidan teron je 38 milionoj kaj 480 miloj da hektaroj, okupante la unua lokon en Azio kaj la kvaran en la mondo.