• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 15:09:52    
Dancisto de nacieca dantarto (foto)

cri

Karaj retlegantoj, Yang Liping estas ĉina fama bai-nacieca dancisto. Ŝi per ĉarma danc-movado, eksponas naturon kaj vivon kaj prezentas admirindecon de humanisma natureco.

En iu printempa posttagmezo, varma sunbrilo regas sur la tero, raportisto intervjuis Yang Liping. Ŝi surmetis jupon kolorriĉan kaj portas naciecajn kapornamaĵojn en brakoj kaj oreloj, aspektante nobla kaj eleganta. Ŝiaj longaj ungoj estas okulfrapaj. Yang Liping tiel klarigis, ke post prezento de pava danco, ŝi formis kutimon restigi longan ungon.

En la jaro 1958, Yang Liping naskiĝis en iu bai-nacieca familio en la urbo Dali, Yunnan-provinco. Post eksedziĝo de siaj gepatroj, ŝi kune vivis kun siaj patrino, du plijunaj fratinoj kaj plijuna frato. Kvankam vivo estis malfacila, tamen sen mizerega memoro de Yang Liping pri ŝia infaneco, nur restas simpla folklora atmosfero kaj abundaj naciecaj dancoj. Yunnan estas provinco kun plej multaj ĉinaj naciminoritatoj, tieaj homoj lertas en kantado kaj dancado. Homo ŝatas esprimi emocion per formo de kanto kaj danco. Yang Liping kreskis en tia medio, ŝia memoro pri infaneco kompakte rilatas al dancarto kaj ŝi mem ĝuas ĝojecon kaj ŝprucas pasion en la danca mondo.

Familianoj de Yang Liping ne okupiĝas pri dancarto, por Yang Liping, esti naturo, kiu dotis ŝin per dancista temperamento. Ŝi diris:

"Mi pensis, ke mi denaske havas la genion kaj danco ne estas peniga afero por mi. Estas facile por mi transdoni mian penson kaj ideon al membroj. Ne troviĝas baro kaj reteno."

Dank' al eminenta danca genio, Yang Liping 13-jara estis elektata por eniri en ensemblon de la subprovinco Xishuang Banna. Tiam ŝi kelkjare sekvante la ensemblon, faris prezenton en ĉiuj vilaĝoj kaj remparitaj vilaĝoj. Malgraŭ tio, ke salajro estis malmulta kaj manĝaĵoj estis ne kontentigaj, Yang Liping ankoraŭ sentis sin ĝoja, ĉar ŝi povis danci por popolanoj en tiuj vilaĝoj kaj remparitaj vilaĝoj.

En la ensemblo de la subprovinco Xishuang Banna, Yang Liping iom post iom famiĝis pro prezento de la dancteatraĵo . Eble tio estas koincido inter anima prefero kaj viva aranĝo. Poste pavo fariĝis reprezento de dancarto de Yang Liping. Dank' al eksperta kaj profunda prezento en la dancteatraĵo , en la jaro 1981, Yang Liping estis sendita al Centra Nacieca Ensemblo. De tiam ŝi faradis sian strebadon kaj marŝadon en arta paradizo.