• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 15:35:11    
Junaj fondintoj de la retejo "Aŭspicia Manĉura Nacieco"

cri
Nuntempe la interreta komunikado jam estas modo. En Ĉinio multaj naciminoritatoj fondis sian propran retejon. La retejo "Aŭspicia Manĉura Nacieco" estas ĝuste unu el tiaj retejoj. Tiu artikolo prezentos al vi la retejon kaj junajn manĉurojn, kiuj dediĉas sin al propagando por la manĉura kulturo.

Estro de la retejo "Aŭspicia Manĉura Nacieco", tre sagaca junulo, nomiĝas Liu Fei. Vidinte lin, raportisto tute surpriziĝis pro lia vestado malsama al aliaj junuloj. Li surportis tradician manĉuran veston, nigran kaj longan ĝis genuoj, kun vico de blankaj butonoj, tre okulfrapaj. Tia vestado donis al li trajtojn de la ĉina antikva kavaliro. La raportisto babilis kun li komence pri lia vestado. Liu Fei diris, ke la vesto estas projektita de li mem en tradicia manĉura stilo, kaj li celas disvastigi la tradician manĉuran kulturon per tia vestado. Li diris, "La manĉura kulturo meritas esti plue disvastigata. La plej tipa estas manĉurstila robo, kiu estas akceptita de ĉinoj kaj ankaŭ de alilandanoj en la mondo, kaj senĉese evoluas. La vesto, kiun mi surportas, ĝuste kombinis la stilojn de la manĉura robo kaj moderna kapuĉpalto. Ĝi forlasis troigajn ornamaĵojn de la manĉura robo, sorbis komfortan apartecon de la moderna kapuĉpalto, kaj samtempe konservas naciecan karakterizon. Surportante tian veston mi heredas la neciecan tradicion, kaj ankaŭ propagandas nian naciecon." Dum la babilado raportisto sentis fortan fierecon de li pri la nacieco. Ĝuste pro tia forta fiereco li fondis tiun retejon en la libera spaco de la intereto, celante, ke pli multaj manĉuroj konu historion kaj kulturon de sia nacieco, kaj ankaŭ donas fenestron al alinaciecaj homoj por koni la manĉuran naciecon. Malferminte paĝon de la retejo "Aŭspicia Manĉura Nacieco", vi povas trovi multajn esplorajn artikolojn pri la munĉuraj historio kaj kulturo, sciojn pri manĉuraj moroj kaj familiaj nomoj, mirindajn bildojn rilatajn al la nacieco kaj ankaŭ softvarojn pri lernado de la manĉura lingvo. Vicestro de la retejo "Aŭspicia Manĉura Nacieco" sinjoro Su Tao prezentis al la raportisto la celon pri fondo de la retejo.

Li diris, "Ni Fondis tiun ĉi retejon unue pro la nacieca sento. La manĉura nacieco kun longa historio estas tre mirinda. Ni volas propagandi la manĉuran kulturon per tiu retejo, por ke pli multaj homoj precipe manĉuroj konu sian naciecon." La manĉura nacieco kun proksimume dek milionoj da loĝantoj estas la tria granda nacieco en Ĉinio. Ĝi kun longa historio iam trifoje establis regpotencon en la ĉina historio. Antaŭ pli ol 1 500 jaroj, en la periodo de la dinastio Tang, la plej prospera periodo de Ĉinio, manĉuraj prapatroj fondis "Bohai-regnon" en la nordorienta regiono de Ĉinio; antaŭ pli ol 1 000 jaroj la manĉura nacieco fondis la dinastion Jin en la norda Ĉinio; antaŭ pli ol 300 jaroj ĝi fondis la lastan feŭdan dinastion de Ĉinio, la dinastion Qing, kaj konfirmis nunan staton de la ĉina teritorio. Nuntempe multaj junuloj, inkluzive de manĉuraj junuloj, ne bone konas ĝian longan historion, tial la misio de tiu retejo estas ĝuste por popularigi la sciojn pri ĝia historio al la manĉuraj junuloj. Liu Fei, estro de la retejo, diris, "Nuntempe la retumantoj plejparte estas gejunuloj, ili ĝenerale estas 20-30-jaraj, relative tiuj junuloj ne havas fortan naciecan konscion. Ni fondis la retejon ĝuste por doni ŝancon kaj kanalon al tiuj junuloj por koni la manĉuran naciecon. En kvartalo de la suda Pekino raportisto renkontis kvar ĉefajn laborantojn de la retejo "Aŭspicia Manĉura Nacieco", preskaŭ pli-ol-20-jarajn. Unu el ili studas en universitato. Ili interkonatiĝis pere de la retejo, kaj pro sama amo al la manĉura kulturo ili kunlaboras. Ilia oficejo troviĝas en malgranda ĉambro, kun sola komputilo, kaj la kondiĉo estas tre simpla. Per tiu komputilo ili administras la retejon. Estro Liu Fei diris, ke ili havas plenan memfidon por bone funkciigi la retejon, kaj ili deziras fari la retejon "Aŭspicia Manĉura Nacieco" portala retejo. Por disvastigi influon de la retejo ili ofte funkciigas aktivadojn. Parolante pri la estonteco de la retejo, sinjoro Su Tao, vicestro de la retejo, diris, "Unue ni devas persisti en tiu laboro. Due ni grandigos ĝian skalon, sed pli grave la influon, kiu povas alvoki la naciecan konscion de pli multaj manĉuroj." Ilia memfido kaj ĝoja laboro emociis raportiston. Kvankam tiu laboro ne povas alporti al ili enspezon, tamen ilia entuziasmo neniam reduktiĝas. Evidente ili ĉiuj ĝojas pro sia kontribuo al la nacieca kulturo. Supre mi prezentis al vi la retejon kaj ĝiajn fondintojn. Se vi havus intereson, bonvolu viziti la retejon www.qiren.cn.