• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 16:00:21    
Putin komencas sian historiecan vojaĝon al mezoriento

cri

La 26-an de aprilo, rusa prezidento Putin atingis Kairon, ĉefurbon de Egiptio, kaj komencis sian ŝtataferan viziton al Egiptio, Izraelo kaj Palestino. Tio estas la unua fojo por la eks-sovetunia kaj rusa ŝtatestroj viziti arabajn landoj de la lastaj 40 jaroj, kaj ankaŭ la unua fojo en la historio por ili suriri la teritorion de Izraelo.

Analizistoj opinias, ke ĉi-foja vojaĝo de Putin al la mezoriento estas okulfrapa.

Unue, per sia vizito al Egiptio Putin celas daŭrigi la disvolviĝon de la rilatoj inter Rusio kaj Egiptio. Egiptio iam estis la plej grava aliancano de la eksa Sovetunio en la mezorienta regiono. 40 jaroj pasis, kaj okazis profunda ŝanĝiĝo de la internacia situacio. Dum tiu ĉi periodo Egiptio realigis paciĝon kun Izraelo kaj fariĝas la dua granda lando, kiu ricevas helpon de Usono, tuj post Izraelo. Tamen sub la nova internacia situacio Rusio kaj Egiptio tenas samajn aŭ similajn starpunktojn rilate al la mezorienta paca procezo, internacia kontraŭ-terorisma batalo, demokratia reformado kaj aliaj grandaj internaciaj kaj regionaj problemoj. La komunaj interesoj, kune alfrontataj defioj kaj reciproka bezonado akcelas la pluapaŝan varmiĝon de la rilatoj inter la du landoj. En la 25-a de aprilo, egipta ministro pri eksteraj aferoj Ahmed Ali Aboul Gheit speciale publikigis deklaron, esprimante bonvenigon por la vizito de Putin al Egiptio kaj dirante, ke Egiptio kaj Rusio estas "amikoj en malfaciloj". Oni povas imagi, ke la intervidiĝo inter Putin kaj Mubarrak certe akcelos la disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj.

Due, ĉi-foja vojaĝo de Putin al la mezoriento ankaŭ estas la ekspluata vojaĝo pri la diplomatiaj politikoj de Rusio al la mezoriento. De la Mezorienta Paca Konferenco okazinta en 1991 en Madrido, Rusio ĉiam mallaŭtigis sian voĉon en la mezoriento, pro la drasta ŝanĝiĝo interne de Rusio kaj la katenado de la internacia situacio. Rusio estas unu el la du prezidaj landoj de la mezorienta paca procezo komenciĝinta de la Mezorienta Paca Konferenco en Madrido kaj unu el la 4 flankoj, kiuj iniciatis la "voj-mapan" planon celantan la mezorientan pacon en 2003, tamen ĝia voĉado en la mezorienta Azio ĉiam estas superkovrita de tiu de Usono. Ĝia rolo eĉ ne estas komparebla kun tiu ludata de Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio, la aliaj 2 el la 4 flankoj de la mezorienta paco. Sed Egiptio, Palestino kaj la cetera araba mondo ĉiam esperas, ke Rusio ludu pli konstruivan kaj pli viglan rolon en la mezorientaj aferoj por protekti la interesojn de araboj.

Trie, ĉi-foja vizito de Putin al Izraelo estas ne nur senprecedenca, sed ankaŭ rigardata kiel "vojaĝo por estingi fajron". Lastatempe, kiam siria prezidento faris viziton en Rusio, Putin promesis, ke Rusio eksportos novtipajn ter-aerajn misilojn al Sirio. Tio vekis grandan malkontenton de Izraelo, kvankam Rusio plurfoje klarigis, ke la misila komercado inter Sirio kaj Rusio ne formos minacon al la sekureco de Izraelo.

Analizistoj montris, ke sub la nova internacia situacio Rusio ege deziras ludi pli grandan rolon en la plurpolusigo de la mondo, kaj ĉi-foja vojaĝo de Putin al la mezoriento estas grava paŝo por realigi tiun ĉi strategion de Rusio.