• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 17:20:59    
TEJO (2)

cri
Karaj amikoj, en nia lasta programero ni konigis al vi TEJO. Nun ni daŭrigu nian konigadon.
Fakaj Sekcioj
BEMI estas la Biciklista Esperanto-Movado Internacia: grupo de esperantistoj kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciulo. Laŭstatute ĝi celas diskonigi Esperanton inter biciklantoj kaj biciklemon inter esperantistoj.
Kion faras BEMI?
Ĝi utilas kiel ligo inter biciklemaj esperantistoj.
Ĝi kunigas siajn membrojn du fojojn en jaro, okaze de Internacia Seminario, jarfine en Germanio kaj de Internacia Junulara Kongreso, julie aŭ aŭguste, ĉiujare en alia lando.
Ĝi organizas perbiciklajn turismajn vojaĝojn, ĝenerale al Esperanto-aranĝoj.
Kiel aliĝi al BEMI?
Membreco en BEMI estas senpaga, sed la asocio volonte akceptas ian ajn subvencion.
Kio estas EUROKKA?
Kreita en 1988 de Floreal MARTORELL (Flo!) kiel Esperanto-rokasocio, EUROKKA (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio), aperigas la gazeton Rok-gazet' kaj havas propran diskeldonejon Vinilkosmo, kiu eldonis kaj eldonas multajn epokfarajn kompakt-diskojn.
Rok-Gazet'
Kreita en majo 1990, Rok-gazet' estas la ĉefa ilo de EUROKKA. EUROKKA volas ke ĝi estu perfekta, alloga kaj interesa por gejunuloj. Rok-gazet' bezonegas subtenon kaj abonantojn por ke ĝi sukcesu kaj vivteniĝu.
Vinikosmo
Vinikosmo estas diskeldonejo de EUROKKA, lanĉita en 1990. kolekto de plej multaj pop-, rok- kaj diversstilaj Esperanto-artistoj. La unua produktaĵo de Vinilkosmo estis la vinila disketkompilo kun du titoloj de Amplifiki kaj du de la tiama bando de JoMo La Rozmariaj Beboj.
Lastaj produktaĵoj eldonitaj de Vinilkosmo:
Sen de Persone VKKD 50
Elektronika kompilo VKKD 53
Civilizacio de Strika tango VKKD 70
Hotel Desperado de Esperanto Desperado VKKD 72
Mi estas de Ĵak Le Puil
Plaĉas al mi de Kaj Tiel Plu
Partneroj:
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okupiĝas pri instruado de Esperanto kaj klerigado per Esperanto. Gravaj projektoj de ILEI estas Interkulturo kaj Edukado.net. www.ikso.net/ilei.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kunligas la junajn Esperanto-parolantojn de la mondo per diversspecaj aranĝoj, revuoj, internacia gastiga reto ktp. www.tejo.org.
El TEJO-Tutmonde