• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-27 16:14:42    
Retiriĝo de siria armeo el Libano naskos profundan influon al regiona situacio

cri

La 26-an de aprilo, en sia letero al ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan en la sama tago, siria ministro pri eksteraj aferoj Farouk al-Sharaa proklamis, ke Sirio jam finis sian kompletan retiron de sia armeo, sekurecaj personoj kaj militaj ekipaĵoj el Libano tiutage kaj senprokraste plenumis la rezolucion n-ro 1559 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

En la sama tago, la lasta aro da siriaj armeanoj, ĉirkaŭ 250 soldatoj, garnizonantaj en Libano, retiris sin al Sirio el la valo al-Bekee en la orienta parto de Libano. Tio markis, ke Sirio finis sian militan ekziston en Libano daŭrantan 29 jarojn. Analizistoj opinias, ke la kompleta retiriĝo de Sirio el Libano naskos profundan influon al la regiona situacio.

Unue, kun la retiriĝo de Sirio el Libano, la mezorienta strategio de Usono faris grandan paŝon antaŭen. De longa tempo Sirio tenas necedeman sintenon rilate al la mezorienta kaj multaj internaciaj problemoj kaj ĉiam staras kontraŭ Usono. Tial Usono ĉiam rigardas Sirion kiel gravan obstaklon en sia praktikado de la mezorienta strategio. Sub la antaŭenpuŝo de Usono kaj Francio en septembro de la pasinta jaro, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pasigis la rezolucion n-ro 1559, kiu postulas, ke ĉiuj fremdlandaj armeoj retiru sin el Libano por restarigi la suverenecon de Libano. Per tio Usono celis prembati la strategian spacon de Sirio kaj samtempe starigi forton en Libano inklinan al Usono. Analizistoj opinias, ke Usono pli kuraĝe praktikos sian mezorientan strategion, vendos sian "demokration" en la mezorienta regiono kaj plenumos sian hegemoniisman agadon.

Due, Sirio reordigis sian politikon pro tio, ke la influo de Usono en la mezoriento estas pli kaj pli granda. La nuna siria prezidento Bashir al-Assad klare konscias pri tio kaj iom post iom prenas pli flekseblan kaj praktikecan sintenon. Li plifortigis sian kunlaboron kun Usono rilate al la iraka problemo kaj memvole donis la fraton de Saddam al Irako. Li ankaŭ plifortigis regadon super la palestinaj radikalaj organizoj en Damasko. Laŭ konigo en majo aŭ junio de la kuranta jaro, Bashir al-Assad prezidos tutlandan kunvenon de la reganta partio por diskuti pri la problemo de reformado.

Trie, Libano eniros novan fluktuan periodon. Kun la retiriĝo de la siria armeo, malgrandiĝos ne nur la influo de Sirio, sed ankaŭ la politika forto inklina al Sirio. La opozicia partio, profitante la publikan simpation pro murdo al la eksa ĉefministro Rafiki al-Hariri, akiros pli gravan politikan pozicion en la libana estonteca politika procezo. Ankaŭ la libana Hizbullah-Partio, pro sia longtempa rezistado al Izraelo pro ĝia okupado de la suda teritorio de Libano, havas vastan influon en la libanaj popolanoj. Se la Hizbullah-Partio iros al politikigo, ĝi certe fariĝos nepreterlasebla forto en la libana politika kampo.

Fine, post la retiriĝo de la siria armeo, Libano probable faros pacan intertraktadon kun Izraelo. En la 25-a de aprilo, izraela ministro pri eksteraj aferoj Silvan Shalom diris, ke Izraelo kaj Libano "ne havas principan diverĝon rilate al la problemo de tero". Realigo de paciĝo kun Izraelo konformas al la interesoj de Libano. Izraelo esperas, ke la siria armea retiriĝo el Libano povu "pavimi vojon por realigi pacon inter Izraelo kaj Libano".