• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-27 16:57:37    
TEJO (3)

cri
TEJO-Aktuale
Semajna retbulteno pri junulara E-agado. Por ricevi ĝin kaj legi la arĥivojn, iru al: http://www.tejo.org/tejo-aktuale/. Se vi volas kontribui al la revuo per novaĵoj, sendu ilin al oficejo@tejo.org.
Kontakto
Kontakto estas revuo por tiuj kiuj interesiĝas pri aliaj landoj, popoloj, kulturoj kaj socioj. Kontakto-n legas gejunuloj (kaj ĉiuj kiuj sentas sin junaj) el ĉ. 90 landoj – ankaŭ kunlaborantoj venas el la tuta mondo. Speciale por komencantoj, parto de la tekstoj aperas en "facila" kaj "tre facila" lingvaĵo. Ĝin eldonas kunlabore TEJO kaj UEA, kun ses numeroj jare. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n aŭtomate. Retpoŝto: kontakto@tejo.org. adreso: Kontakto, p/k 89, UA-01030, Kiev-30, Ukrajnio. Retpaĝo: www.tejo.org/eldonoj.jsp.
Dialog'
Naskiĝinta en 1992, la laŭokaza reta informbulteno Dialog' celas informi organizaĵojn kaj instituciojn kiuj kunlaboras kun TEJO. En ĝi oni raportas en pluraj naciaj lingvoj (minimume en la angla, franca, hispana) pri novaĵoj rilataj al TEJO-aktivaĵoj, lingvaj demandoj kaj problemoj. Retpoŝo: dialog@tejo.org.
Pasporta Servo
PS celas faciligi internacian vojaĝadon, donante al la uzantoj la eblon gasti ĉe esperantistoj. Ĉiujare aperas listo de gastigantoj ĉe kiuj eblas senpage tranokti. La lasta eldono (2004) havas 1227 adresojn en 79 landoj. Ne nur gejunuloj rajtas uzi la Servon, por kio sufiĉas aĉeti la libron; gastigantoj povas ricevi ĝin senpage; …
Aliaj servoj
La individuaj membroj ricevas rabaton ĉe aliĝo al Internacia Junulara Kongreso k.a. aranĝoj de TEJO. Krome, TEJO peras servojn de Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo kaj Budapeŝto, inter kiuj elstaras trejnaj seminarioj por internaciaj junulargvidantoj.
Landaj Sekcioj
En kvar mondopartoj estas Landaj Sekcioj de TEJO: Afriko (3), Amerikoj (7), Azio (6), Eŭropo (26). Entute ekzistas (je 2004-11-15) 43 Landaj Sekcioj.
Seminarioj
TEJO okazigas seminariojn pri plej diversaj temoj, ekzemple pri eksteraj rilatoj, homaj rajtoj kaj la interreto. Ili okazas kelkajn fojojn jare kaj estas bonega maniero konatiĝi kun aliaj TEJO-membroj kaj la organizo.
Rigardante de ekstere, seminarioj estas inter la unue rimarkeblaj aktivaĵoj de TEJO. … Dum seminarioj Esperanto kutime aperas kiel ilo, laborlingvo aŭ filozifio por solvi komunikadajn kaj aliajn problemojn de la moderna socio, kaj do ne estas temo per si mem.
Rigardante de interne, la seminarioj donas al junaj movadanoj, preskaŭ tute sendepende de ilia pagipoveco, la eblon (1) renkontiĝi kaj konatiĝi "realvive" (interreto bonas sed havas siajn limojn), (2) interŝanĝi spertojn kaj ideojn, (3) komenci kaj realigi kunlaborojn kaj multon alian.