• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-27 18:19:26    
Fascinanta Dunhuang(3)

cri
Al la krutaĵoj ĉe la orienta flanko de la Bruanta Sablomonto alkroĉiĝas diversgrandaj ŝtonkavernoj, kiuj ĉiujare allogas multajn ĉinajn kaj alilandajn pilgrimantojn kaj turistojn. Ili estas Mogao-ŝtonkavernaro, konata kiel arta trezorejo de la homaro. Kio do konseviĝas en ĝi?

MONDO DE BUDHO-STATUOJ

En la kavernaro diversas statuoj de budhoj predikantaj, meditantaj, floro-disĵetantaj, muziko-ludantaj kaj luktantaj kun demonoj. Inter ili estas 33-metre alta statuo de Majtrejo kaj malpli-ol-5-centimetre alta statuo de infano-budho ludanta inter lotusfloraj petaloj.

Mogao-ŝtonkavernaro estis loko, kie antikvaj Dunhuang-anoj preĝis kaj kulturis sin, kaj ankaŭ loko, kie bonzoj kaj komercistoj petis benadon de la Budho antaŭ ol ekveturi al mez- kaj okcident-aziaj landoj laŭ la Silka Vojo. Por gajni favoron de la Budho, tiam en Dunhuang furoris diversaj budhoservoj, kiaj konduko de budhismo al internaj partoj de Ĉinio, sutro-transskribado far ĉiu familio kaj ŝafo-ofero al templo. Nemalmultaj bonzoj funkciigis lernejon, kuracis popolanojn kaj faris terkulturadon.

Iuj freskoj en la kavernaro bildigas la supre menciitajn aktivadojn, aliaj temas pri rakontoj de la budhisma sutro. Ekzemple, estas bildo "Nutrado de Satvo al Tigro". Satvo estis princo. Iutage li vidis en arbaro tigrinon kaj ĝiajn idojn mortontajn de malsato. Por savi ilin li pikis al si la kolon per ligna pikilo, ke ili suĉu lian sangon kaj formanĝu lin. Tio montras la bonkorecon kaj sinoferemon, predikitajn de budhistoj. En alia bildo mi vidis grupojn kaj grupojn da ĉinaj kaj alilandaj bonzoj kun koloraj sutro-flagoj en la mano marŝantaj sur la Slika Vojo. ĝi rememorigis al mi bonzon Lezun. En la jaro 366 li vojaĝis al la Bruanta Sablomonto. Subite li vidis kvazaŭ la spektaklon de mil budhoj kun aŭreolo. Li do komencis fosi tie la unuan ŝtonkavernon. Post tio dum mil jaroj Dunhuang-anoj sekvis lian ekzemplon kaj fosis multe da ŝtonkavenoj. Nun en Mogao-ŝtonkavernaro estas 492 kavernoj, pli ol 3000 koloraj argilaj statuoj kaj 45000 kvadrataj metroj da freskoj.

LA SILKA VOJO SUR FRESKOJ

Ankaŭ la freskoj en la ŝton-kavernaro prezentas la Silkan Vojon siatempan: Karavanoj kun kameloj ŝarĝitaj per silko malfacile marŝas inter altaj montoj. Kamelo estas falinta de sur monto. La mastro levas la falintan silkon. Rabistoj rabas kun armilo... La mastro preĝas al Avalokiteshvaro, kaj ĉi tiu venas lin savi, ke glavoj levitaj de rabistoj estas rompitaj en tri partojn.